Ĉeĥa Esperanto-Asocio

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) estas landa sekcio de UEA en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj en kvindeko da kluboj kaj deko da sekcioj. Ĝi estis fondita en 1969, sed antaŭe ekzistis jam ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. La ĉeĥaj esperantistaj gejunuloj unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.

Vidu ankaŭ

Pli multe da enciklopediaj informoj pri ĈEA vi povas legi en la koncerna Vikipedia artikolo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeĥa_Esperanto-Asocio).

Por akiri informojn pri la strukturo kaj agado de la organizo mem vi povas viziti ĝiajn novan (http://www.esperanto.cz/)malnovan (http://www.kuk.cz/cea/) retpaĝarojn.

Personaj iloj