Ĉeĥa Esperanto-Junularo

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Reen al la Ĉefpaĝo...

  • Koncizan trarigardon pri agado kaj okazaĵoj en Ĉeĥa Esperanto-Junularo provizas la organo ĈEJ aktivas.
  • Stručný přehled o činnosti a dění v České esperantské mládeži přinaší zpravodaj ĈEJ aktivas.

Esperante

Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas organizo unuiganta junajn ĉeĥajn apogantojn de la internacia lingvo esperanto. Ĝia celo estas unuigi junajn homojn parolantojn esperanton kaj prezenti al la publiko esperanton kiel vivan, modernan kaj efikan rimedon de internacia interkompreniĝo inter homoj. Ĝi instigas ankaŭ al lingva demokratio, kultura diverseco kaj batalo kontraŭ raso kaj ksenofobio. Ĝi estas membra organizo reprezentanta ĉeĥan junularon en la internacia organizo de esperantista junularo TEJO. Pli pri esperanto en la ĉeĥa lingvo oni povas trovi ĉe speciala paĝo.

Historio

Junaj ĉeĥaj esperantistoj aktivis jam antaŭ la fondo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) en la jaro 1969. Poste ili plu agadis en ĝia nomo, ekde la jaro 1982 en ĝia junulara sekcio kaj sub la nomo Ĉeĥa Esperanto-Junularo ankaŭ kiel landa sekcio de la internacia organizo TEJO. Mencioj pri agado de organizita esperanto-junularo en nia lando troveblas ankoraŭ en la jaro 1998. Mallonge poste tamen jam ĝia agado ĉesas, kiam ne ekzistas iu kapabla anstataŭigi la estraranojn, kiuj dume transpaŝis la aĝlimon de 29 jaroj aŭ ne plu povas aktive partopreni pro diversaj personaj kialoj. Junaj uzantoj de esperanto tamen en la Ĉeĥa respubliko restas kaj daŭre aperas ankaŭ novaj interesiĝantoj pri esperanto, precipe rilate al la disvastiĝo de interreto, kiu ebligas al ĉiuj homoj kaj precipe al progresiva junularo komuniki pli rapide, pli malmultekoste kaj pli efike praktike kun iu ajn en la mondo, kaj tial ĝi fariĝas ankaŭ motoro por plua disvastiĝado de esperanto.

Nuntempo

En la jaro 2005 okazas per komuna penado de tri studantoj restarigo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, ĉi-foje jam kiel memstara civitana asocio, kvankam daŭre intense kunlaboranta kun la plenkreskula organizo ĈEA. La celo estas restarigi klubon de ĉeĥa esperantista junularo, kiu unuigos ĉiujn junajn ĉeĥajn esperantistojn kaj interesiĝantojn pri esperanto, okazigos kursojn, organizos proprajn kunvenojn kaj komunajn veturadojn al eksterlandaj aranĝoj, kolektos informojn pri esperanto kaj ties eluzo, helpos al homoj uzi esperanton por korespondado, vojaĝoj, amikeco ktp. La ĉefa aranĝo de la jaro estas IJK (Internacia Junulara Kongreso) okazonta komence de aŭgusto en Pollando, kiun la junaj ĉeĥaj esperantistoj planas partopreni en kiom eble plej granda nombro. La plejmulto de la komunikado inter la membroj de la klubo devus realiĝi pere de retpaĝaro kaj retpoŝto, kvankam al homoj sen aliro al interreto oni tamen ofertas eblecon eluzi klasikan poŝton. Krom retpaĝaro www.esperanto-praha.net, kiu jam dum la tempo de neaktiveco de ĈEJ ofertadis amason de informoj pri esperanto por ĉeĥe parolanta publiko kaj kreadis tiel ĉi samtempe iuspecan provizoran centron de la ĉeĥa junulara movado, ekestas ankaŭ tiu ĉi nova retpaĝaro, kies celo estas servi al la bezonoj de la nove ekestanta asocio.

Česky

Česká esperantská mládež je organizace sdružující mladé české příznivce mezinárodního jazyka esperanto. Jejím cílem je sdružovat mladé lidi hovořící esperantem a představovat veřejnosti esperanto jakožto živý, moderní a efektivní prostředek mezinárodního dorozumívání mezi lidmi. Propaguje také jazykovou demokracii, kulturní rozmanitost a boj proti rasismu a xenofobii. Je členskou organizací zastupující českou mládež v mezinárodní organizaci esperantské mládeže TEJO. Více informací o esperantu naleznete na zvláštní stránce.

Historie

Mladí čeští esperantisté vyvíjeli aktivitu ještě před založením České esperantské asociace (ĈEA) v roce 1969. Poté dále působili v jejím jménu, a to od roku 1982 v rámci její sekce mládeže a pod názvem Ĉeĥa Esperanto-Junularo (Česká esperantská mládež) také jako zemská sekce mezinárodní organizace TEJO. Záznamy o činnosti organizované esperantské mládeže v naší zemi je možné najít ještě v roce 1998. Krátce poté však již její činnost utichá, když nemá kdo nahradit lidi na vedoucí pozici, kteří mezitím překročili věkovou hranici 29 let či se nemohou dále aktivně účastnit z různých osobních důvodů. Mladí uživatelé esperanta však v České republice dále zůstávají a trvale se objevují i noví zájemci o esperanto, zvláště v souvislosti s rozmachem internetu, který umožňuje všem lidem a obzvláště pak progresivní mládeži komunikovat rychleji, levněji a efektivněji prakticky s kýmkoliv na světě, a tak se stává i motorem pro další rozšiřování esperanta.

Současnost

V roce 2005 dochází společnou snahou tří studentů k obnově České esperantské mládeže, tentokrát již jako samostatného občanského sdružení, ačkoliv nadále intenzivně spolupracujícího s "dospěláckou" organizací ĈEA. Cílem je obnovit klub české esperantské mládeže, který by měl sdružovat všechny mladé české esperantisty a zájemce o esperanto, pořádat kurzy, organizovat vlastní setkání a společné cesty na zahraniční akce, sbírat informace o esperantu a jeho využití, pomáhat lidem využívat esperanto k dopisování, cestování, přátelství a dalším účelům. Nejdůležitější akcí roku je IJK (Mezinárodní mládežnický kongres), které se koná začátkem srpna v Polsku a kterého se chtějí mladí čeští esperantisté zúčastnit v co největším počtu. Většina komunikace mezi členy klubu by měla probíhat prostřednictvím internetových stránek a elektronické pošty, ačkoliv lidem bez přístupu k internetu je nabízena i možnost využít klasické pošty. Vedle webových stránek www.esperanto-praha.net, které již v době neaktivity ĈEJ nabízely množství informací o esperantu pro česky hovořící publikum a tvořily tak i jakési prozatímní centrum českého mládežnického hnutí, vznikají nově i tyto webové stránky, jejímž cílem je sloužit potřebám nově vznikajícího sdružení.

Vidu ankaŭ

Personaj iloj