Ĉeĥio

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

CZ_flago_meza.png

Flago (de Wikipedia (http://en.wikipedia.org/wiki/Image:Czech_flag.png) sub GFDL (http://en.wikipedia.org/wiki/GNU_Free_Documentation_License))

Emblemo_de_Cehio.jpg

Blazono (de Wikipedia (http://en.wikipedia.org/wiki/Image:Czech_coatofarms.jpg))


Enhavo

Ĉeĥio prezentiĝas

La sekva teksto estis transprenita kaj tradukita laŭ la anglalingva versio de la plurlingva oficiala turisma retpaĝaro de Ĉeĥio ĉe www.visitczechia.com.

Ekde nerememoreblaj tempoj, la ĉeĥaj landoj estas la vojkruciĝo de eŭropaj kulturoj. La kultura ĥaraktero de ĉeĥaj urboj, urbetoj kaj kuraclokoj ĉiam estis fonto de inspiro por vizitantoj kaj gastoj, kiuj venas ĉi tien el ĉiuj anguloj de la mondo. La Ĉeĥa respubliko, inter la plej junaj membroj de la familio de eŭropaj landoj, naskiĝis je la 1-a de januaro 1993 kiam la Ĉeĥoslovaka Federala Respubliko dividiĝis en du sendependajn ŝtatojn, la Ĉeĥan respublikon kaj Slovakion.

Ekde majo 2004, la Ĉeĥa respubliko estas membro de la Eŭropa unio; ĝi estas plene kvalifikita membro de NATO ekde 2002. (La lando tamen ankoraŭ ne adoptis eŭron kaj daŭre uzas ĝian nacian valuton, la ĉeĥan kronon.)

Malgraŭ tio, ke per sia areo de 78.864 kvadrataj kilometroj (ĉirkaŭ 30.450 kvadrataj mejloj) la Ĉeĥa respubliko apartenas al la malgrandaj landoj, ĝia riĉeco je natura beleco kaj de monumentoj de kultura heredaĵo kontribuas signife al ĝia globala prestiĝo de ĉefa kultura veturcelo.

Geografie, la ŝtato (loĝantaro: 10,3 mil.) kaj ĝiaj historiaj landoj (Bohemio, Moravio kaj Silezio) dividiĝas en 14 lokajn administrajn unuojn kontrolitaj fare de regionaj administrantaroj.

Aldone al la administraj unuoj, ekzistas tie samtempe 14 turismaj regionoj prisemitaj per ĉarmaj urboj, burgoj kaj kasteloj (po plej multe por kvadrata mejlo de ĉiuj landoj de la mondo!), antikvaj urbetoj kaj, kompreneble, multaj kuraclokoj, ĉio atendanta vian malkovron.

Propono al esperantistaj vojaĝantoj

Se vi intencas veni al Ĉeĥio pro ajna kialo kaj bezonas ajnan helpon aŭ ŝatus renkonti tie esperantistojn, bonvolu kontakti la Ĉeĥan Esperanto-Junularon. Nia membraro tre volonte helpos al vi kaj bonvenigos vin en sia lando.

Vidu ankaŭ

La Vikipedio en Esperanto (http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88e%C4%A5io) donas multe pli da informoj pri temoj rilataj al Ĉeĥio.

Bildoj

Moldau-vitus.jpg

Mondkonata panoramo de la Praga burgo kaj la rivero Vultavo (Moldavo)
(bildo de Wikimedia Commons (http://commons.wikimedia.org/wiki/Image:Moldau-vitus.jpg) sub GFDL (http://en.wikipedia.org/wiki/GNU_Free_Documentation_License))

Europo-meza.png

Mapo de Eŭropo kun Ĉeĥio en la mezo (bildo de Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Europo-meza.png))

Personaj iloj