Civitana asocio ĈEJ

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Enhavo

Enkonduko

En la komenco de la jaro 2005 komenciĝis restarigo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo - grupo, kiu celas unuigi ĉiujn junajn ĉeĥajn esperantistojn kaj interesiĝantojn pri esperanto, okazigi kursojn, organizi proprajn kunvenojn kaj komunajn veturadojn al eksterlandaj aranĝoj, kolekti informojn pri esperanto kaj ties eluzo, helpi al homoj uzi esperanton por korespondado, vojaĝoj, amikeco ktp.

Ĝis kiam ĝi ĉesis aktivi iam ĉirkaŭ la jaro 1998 (legu pli en la artikolo pri Historio de ĈEJ), la Ĉeĥa Esperanto-Junularo funkciis kiel junulara sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio - la ĉefa ĉeĥa esperanto-asocio unuiganta ĉiujn ĉeĥajn interesiĝantojn pri esperanto, de kiuj tiaj membroj, kies aĝo ankoraŭ ne superis la koncernan aĝlimon, rajtis samtempe fariĝi membroj de la junularo.

Dum la planado de restarigo de la junulara organizo en 2005 decidis la provizora estraro de ĈEJ refondi ĝin kiel jure memstaran subjekton, laŭ la ĉeĥa juro tiel nomatan civitanan asocion (občanské sdružení), sekvante la lastatempajn tendencojn spekteblajn ekzemple ĉe la lastatempe renaskiĝintaj junularaj asocioj en Slovakio kaj Pollando. Tamen ĈEJ eĉ kiel memstara organizo daŭre ĝojas je intensa kunlaboro kun la plenkreskula organizo (ĈEA) kaj planas tiun ĉi kunlaboron daŭre disvolvigi profite al la ambaŭ flankoj.

Fondo

La civitana asocio Česká esperantská mládež, o. s. (ĉeĥlingva traduko de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kun indiko de jura formo en mallongigo, aldonita en 2007 pro leĝa devigo) fondiĝis la 16-an de majo 2005 post aprobo fare de la Ministerio de internaj aferoj de Ĉeĥa respubliko (ĉeĥe Ministerstvo vnitra České republiky) surbaze de la ĉeĥa leĝo pri unuiĝado de civitanoj (Zákon 83/1990 Sb., o sdružování občanů (http://portal.gov.cz/wps/WPS_PA_2001/jsp/download.jsp?s=1&l=83%2F1990)), kaj ĝi ricevis la -identigilon de 27001016. La Ministerio ankaŭ aperigis ĝian nomon interrete en la oficiala listo de civitanaj asocioj (http://www.mvcr.cz/rady/sdruzeni/sdruz013.html).

La celoj de tiu ĉi asocio estas:

  1. subteno de la internacia lingvo esperanto kiel rimedo por internacia komunikado
  2. informado de junaj homoj en Ĉeĥio pri esperanto,
  3. iniciatado kaj subtenado de projektoj pri internacia kunlaboro de junaj homoj kun eluzo de la lingvo esperanto,
  4. organizado de klerigaj kaj kulturaj aranĝoj en esperanto aŭ direktitaj al esperanto,
  5. kunlaboro kun esperantaj kaj aliaj organizaĵoj.

Statuto

La statuto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas la ĉefa dokumento sur kiu baziĝas la funkciado de la civitana asocio. Ĝi enhavas informojn pri la kondiĉoj de membreco, strukturo de la organizo, laboro de la estraro kaj pliajn detalojn koncernantajn la funkciadon de la asocio. Ĉiuj membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj precipe la membroj de ĝia estraro devus konatiĝi kun la plena teksto de la statuto.

Estraro

Laŭ la statuto, la estrado de ĈEJ estas okazigata de la jenaj organoj:

  1. Ĝenerala asembleo (Valná hromada)
  2. Komitato (Výbor)
  3. Prezidanto (Předseda)
  4. Revizia komisiono (Revizní komise)

La tri lastaj organoj estas la Estraro de ĈEJ, kiu estras la asocion dum la jaro. Ĝian konsiston vi povas vidi ĉi tie. Pri la Ĝenerala asembleo legu sube.

Ĝenerala asembleo

La supera organo de civitana asocio Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas laŭ ties statuto la Ĝenerala asembleo. Ĝi kunvenas almenaŭ unu fojon dum jaro post anonco farata kutime de la estraro kaj konsistas el ĉiuj membroj de la asocio. Aldone en malpli longaj intervaloj okazas kunsidoj de la Komitato, kiuj pritraktas pli konkretajn aferojn kaj unuopaĵojn kaj kapablas pli rapide reagi al aktualaj cirkonstancoj. Alia neformala organiza laboro povas efektiviĝi ankaŭ pere de neformalaj kunvenoj, plej ofte okazantaj en interreta babilejo.

Vi povas ankaŭ rigardi la liston de ĉiuj kunvenintaj ĝeneralaj asembleoj.

Ĉiuj laborkunvenoj

Vi povas rigardi aŭtomate aktualigatajn kompletajn listojn de ĉiuj ĝis nun okazintaj kunvenoj:

Personaj iloj