E@I-seminario en Brno

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

En Brno, la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, okazis inter la 4-a kaj la 10-a de novembro internacia junulara trejnseminario pri "Lingvoj en interreto", organizita kunlabore de E@I (Esperanto@Interreto) kaj ĈEJ (Ĉeĥa Esperanto-Junularo). Temis jam pri la oka trejnseminario de E@I, kaj por ĝia okazigo estis utiligita subvencio kiun donis la EU-fondaĵo Junularo. La seminarion partoprenis 23 junaj esperantistoj el 9 landoj (Brazilo, Danio, Germanio, Hungario, Kanado, Litovio, Pollando, Slovakio kaj la gastiganta Ĉeĥio). La seminario okupiĝis pri "lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio" kaj ĝiaj partoprenintoj estis dividitaj en du grupojn - la komencantoj trejniĝis pri kreado de retpaĝaroj (HTML, JavaScript, CSS, aspektigado), dum kiam la pli spertaj partoprenantoj okupiĝis pri unuopaj problemoj rilataj al kreado de pli ampleksaj multlingvaj retaj projektoj (traduksistemoj, regulaj esprimoj, XSLT, Flash, sekureco de retprojektoj). Kelkaj programeroj estis komunaj, ekz. prelegoj pri la programo Junularo aŭ pri optimumigado de retpaĝaroj por serĉiloj. Okazis ankaŭ internacia vespero kaj ekskurso al grotoj kaj abismo en la proksima Moravia karsto. La programo kulminis per vizito al komputil-lingvistika laboratorio de la Fakultato de informadiko ĉe la Masaryk-Universitato en Brno, kies dungitoj prezentis la nuntempan staton de esplorado en la kampoj de komputila prilaborado de natura lingvo, inkluzive de morfologia kaj sintaksa analizoj, lingvosintezo kaj lingvorekono. Post la seminario 17 el ĝiaj ĉeestintoj daŭrigis sian ĉeeston en Ĉeĥio per partopreno ĉe la konferenco KAEST (Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobřichovice apud Prago, kies ĉeftemo "Lingvo kaj interreto" intence kongruis kun tiu de la seminario.

Fotoj


Personaj iloj