Estraro:Velehrad 2006
El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
| Enhavo |
[redaktu]
Kio
- Junulara renkonto (JR)
- unua internacia junulara renkontiĝo en Ĉeĥio post pluraj jaroj
[redaktu]
Kies
- nia!!! ;-)
- oficiale de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) en kunlaboro kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
- fakte de ĉiuj kunlaboremaj kaj partoprenemaj gejunuloj, ĉu el Ĉeĥio aŭ aliaj landoj de la mondo
[redaktu]
Kiam
- 8-a de julio (sabato) ĝis 15-a de julio (sabato) 2006
- unuan tagon komenciĝas vespere, lastan tagon finiĝas matene
- sume 6 plenaj tagoj kaj 2 duonaj tagoj, 7 tranoktoj
[redaktu]
Kie
- Velehrad, vilaĝo (1429 enloĝantoj) en sudorienta Ĉeĥio, fama kristana kaj historia pilgrimloko kun monaĥejo kaj baziliko
- atingeblecoj:
- Staré Město u Uherského Hradiště (5 km), fervoja stacidomo ĉe koridoro Vieno - Krakovo kie haltas eĉ EC/IC-trajnoj
- Uherské Hradiště (8 km), distrikta ĉefurbo, rektaj busoj el Brno, Prago kaj okcidenta Slovakio
- Brno (90 km), ĉefurbo de Moravio, internacia flughaveno kun konektoj al Londono, Munkeno kaj Prago, rektaj busoj al Uherské Hradiště, gastigantoj de Pasporta Servo
- Prago (290 km), ĉefurbo de Ĉeĥio, grava internacia flughaveno, rektaj trajnoj al Staré Město (320 km, 4 horoj), gastigantoj de Pasporta Servo
- Vieno (150 km), ĉefurbo de Aŭstrio, grava internacia flughaveno, rektaj trajnoj al Staré Město (145 km, 2 horoj), rektaj busoj al Brno (130 km, 2 horoj)
- Bratislava (145 km), ĉefurbo de Slovakio, internacia flughaveno, rektaj trajnoj al Staré Město (136 km, 2 horoj), rektaj busoj al Brno (130 km, 2 horoj)
[redaktu]
Kiel
- okazos samtempe kaj samloke kun 59-a kongreso de IKUE (vidu gravajn detalojn pri ĝi ĉi tie: [1] (http://www.ikue.org/kong2006/kong2006.htm) [2] (http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/velehrad.htm) [3] (http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/diobenu-59-7.htm) [4] (http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/diobenu-60-4.htm) [5] (http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/diobenu-61-5.htm) [6] (http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/aligilo2006ikue.pdf) [7] (http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/listo.htm) [8] (http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/ekskurso.htm))
- komunaj estu:
- loĝado (eblos en propra dormosako en granda salono)
- manĝado (eblu esti memzorganto; ĉu eblos manĝi veg(etar)ane? - ni informiĝu ĉe IKUE)
- proviziita(j) ĉambro(j)
- apartaj estos:
- programo (ĝenerala temo, ne nure religia - do oni ne devos preĝi 5-foje tage ;-)
- ekskursoj (laŭ intereso parttagaj ekskursoj)
- reciproka kunlaboro inter JR kaj IKUE-kongreso:
- ebleco por JR-uloj partopreni IKUE-ekskursojn (piedire kongresvilaĝo; tuttage kasteloj Valtice/Lednice; vinkeloj)
- ebleco por JR-uloj partopreni ajnajn programerojn de la IKUE-kongreso laŭ propra intereso (ni eksciu sub kiaj kondiĉoj)
- ebleco por IKUE-uloj partopreni kelkajn elektitajn JR-programerojn (ekz. filmejo, ĉiuj prelegoj ktp., sed ne ĉion, por ke ni daŭre restu junulara aranĝo)
- ebleco por junaj IKUE-uloj laŭ propra intereso partopreni ajnajn JR-programerojn
- komunaj estu:
[redaktu]
Kiu
- du celgrupoj:
- membroj de ĈEJ (post unu jaro estas ĉ. 45), kiuj eble ankoraŭ neniam ĉeestis internacian renkontiĝon kaj tiel ĉi ekhavos la eblecon praktike esperanton sen iri eksterlanden
- eksterlandanoj, kiuj eble ankoraŭ neniam vizitis Ĉeĥion, ĉar dum pluraj jaroj neniu internacia junulara aranĝo okazis tie kaj oni ekkonsideris Ĉeĥion "nigra truo"
- aliĝilo
- ni verku propran kaj kunordigu ĉion kun IKUE (IKUE havas cetere nur paperan printendan)
- la kotizojn oni sendu al bankokonto aŭ UEA-konto de ĈEJ, nenion al IKUE (tion ni poste kunordigu inter ĈEJ kaj IKUE rekte)
- asekuron ĉiu pagu por si mem laŭ propra konsidero
- enspezo
- ni kunordigu kun IKUE la aliĝperiodojn kaj kostojn por unuopaj aferoj por gejunuloj (aparte loĝado, manĝado, ktp.; ni strebu fari tiel, ke JR-uloj ne devu pagi la kongreskotizon de IKUE)
- ni ne volu gajni monon per la aranĝo, nure kovri la elspezojn
[redaktu]
Ideoj pri programo
[redaktu]
Varbado
- retpaĝaro kun informoj kaj reta aliĝilo
- Marek kreu
- informado
- ni sendu sciigojn pri la aranĝo per plej multaj kanaloj (RET-INFO, NUN, Eventoj, Esperantoland.org, diskutgrupoj de junularoj en Ĉeĥio, Aŭstrio, Slovakio, Pollando, Germanio, Hungario...)
[redaktu]
Programeroj
- ni strebu, ke al la programo multe kontribuu partoprenantoj mem - oni emfazu tion en retpaĝaro
- ni strebu kunordigi la programon kun IKUE, por ke ni povu partoprenu ankaŭ iliajn programerojn
- taga
- ekskursoj (vidu sube)
- prelegoj
- pri kiuj temoj?
- ĝeneralaj prelegoj pri la gastiga lando Ĉeĥio (ne bone konata de multaj, ĉefe okcidentanoj)
- ĝenerala prelego pri la lando, historio kaj kulturo (povas esti ankaŭ de ne tre sperta ĉeĥa e-isto, kaj eble kun bilda akompano)
- prelego pri la ĉeĥa lingvo kun instruado de bazaj utilaj esprimoj (tio okazu dum la unuaj tagoj)
- tamen ni atentu, ke ni ne faru ion duafoje, se jam IKUE faros la samon (ni informiĝu pri tio kaj eble nur post IKUE-prelego pri Ĉeĥio aldonu postprelegon "el junula vidpunkto")
- Tomáš K. pretas fari prelegon pri signolingvo kaj neaŭdantoj
- Dáša pretas fari prelegon pri pedagogiko
- Marek pretas fari kurseton pri tokipono aŭ pri pi
- ĝenerala prelego pri esperanto-aranĝoj (por sciigi ĉefe al novuloj pri IJK /okazos post unu monato, do ankoraŭ eblos aliĝi/ ktp.)
- ĉu estos rabato por prelegi? (verŝajne ne)
- ludoj
- interkona vespero (Dáša proponis organizi)
- Ŝaradoj de Marek
- interkulturaj ludoj (Dáša "havas bonan aliron", interkulturo.net ankaŭ povas helpi)
- Mapo de antaŭjuĝoj (modelo ĉe [9] (http://blog.outer-court.com))
- oni diru siajn opiniojn pri alies landoj
- oni povos ankaŭ diri pri sia lando mem, provi diri verajn kaj falsajn opiniojn pri siaj landoj poste ktp.
- iuj facilaj ludoj por engaĝigi ĉeĥajn novulojn (ĉu ideoj?)
- ĉu pliaj?
- KLF - kultura kaj lingva festivalo (vidu [10] (http://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_Festivalo) kaj [11] (http://www.esperanto.org/tejo/lf/))
- ĝi estas lingva foiro, kun aldonaj eblecoj instrueti la lingvojn kaj prezenti proprajn kulturojn (per manĝaĵoj, kostumoj ktp.)
- ĝi estas celata al la partoprenantoj mem (tial ĉeestu ankaŭ prezento de Ĉeĥio), sed eble ankaŭ al ekstera (neesperantista) publiko
- oni prezentu en Velehrad aŭ Uherské Hradiště (tie estas pli multaj homoj)
- oni pripensu kunlaboron kun IKUE, ĉar tien venos homoj el pli multaj landoj, kiuj povus helpi
- se ĝi okazu, oni devas peti IKUE- kaj JR-ulojn antaŭe pretigi materialojn
- se ĝi okazu, oni devas antaŭe anonci al publiko en gazetoj ktp.
- homoj kun scioj povos prezenti kromajn kulturojn (Tomáš K. neaŭdantojn, Helen Japanion /se Andi Germanion/ ktp.)
- se aliĝos sufiĉe da eksterlandanoj (laŭ stato de 2006-03-04 aliĝis al IKUE homoj el 9 landoj, sed eble al ni venos ankaŭ aŭstro, do estus jam 10), eblas okazi ĝin en Velehrad aŭ Uherské Hradiště kaj samtempe varbi pri esperanto
- renkontiĝo kun IKUE-kongresanoj
- ĝi okazu iam komence de la programo, por ke ni povu anonci niajn programerojn partopreneblajn de la IKUE-anoj (tio ĉi devas esti kunordigita kun IKUE)
- donos eblecon al JR-uloj prezenti sin kaj siajn organizojn al aliaj "plenkreskaj" esperantistoj
- donos eblecon al JR-uloj ekkoni ankoraŭ pli multe da internaciiaj esperantistoj (gravas por ĉeĥaj novuloj)
- vespera / nokta
- filmoj
- Marek posedas sufiĉe da
- ĉu haveblos projekciilo? - se ne eblus pruntepreni de IKUE, tiam espereble troviĝu kaj eblu almenaŭ televido
- muziko
- diskejo? - dependas de nombro de alvenontoj... same La Bamba ;-)
- minimume dum paŭzoj oni ludu muzikon
- eble okazu ankaŭ aparta prelego pri e-muziko, por montri al partoprenantoj novuloj e-muzikon kaj diri pri bandoj ktp.
- povu okazi ankaŭ komuna kantado de kantoj (e-lingvaj laŭ kantaro de KAVA-PECH, kaj ankaŭ ĉeĥlingvaj por konatigi fremdlandanojn kun ĉeĥa muziko)
- filmoj
[redaktu]
Ekskursoj
- ebleco partopreni ekskursojn de IKUE (por listo vidu supre) - ni eksciu, ĉu kaj kiel eblos
- ne estos anstataŭa programo por neekskursantoj - tiuj dume partoprenu programerojn de IKUE
- oni anoncu lokojn atingeblajn perpiede, kiujn interesiĝantoj povas mem kaj proprariske viziti; pri neperpiede atingeblaj lokoj oni planu vojaĝadon per publika transporto (t.e. neantaŭmendita)
- ideoj:
- kongresvilaĝo Velehrad kaj tuja ĉirkaŭaĵo
- urbo Uherské Hradiště (eble ankaŭ ĝia Muzeo de Moravia Slovakio pri folkloro ktp.?)
- burgo Buchlov kaj kastelo kun ĝardeno en Buchlovice
- rivero Morava kaj ŝipumado laŭ la Baťa-kanalo
- pripensindas ankaŭ ankoraŭ Brno
- el aliaj pli foraj lokoj (Vieno, Bratislavo) oni nur konsilu, ke eblas viziti meminiciate (dume aŭ antaŭ-/postrenkontiĝe)
- al memvojaĝemuloj oni provu konsili pri veturceloj, konekteblecoj ktp. (pere de surloka interretkonekto /Marek/, ĉefe)
