Historio de ĈEJ

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Ekde la refondiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kiel memstara civitana asocio en 2005, oni jam multon sukcesis ekscii pri la agoj de la antaŭintoj en tiu ĉi kampo. Tamen, daŭre ne tro multe estas ĝis nun konate al la membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo pri ĝia historio, kvankam ĝi estas organizo kun preskaŭ 40 jaroj longa tradicio. Kelkajn informojn pri la historio oni jam tamen povas trovi en la konciza priskribpaĝo pri la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Alvoko al sciantoj

Ĉiuj homoj, kiuj povas kontribui per iuj ajn informoj rilataj al la historio de Ĉeĥa Esperanto-Junularo antaŭ la jaro 2005 kaj junulara esperantista agado en Ĉeĥio kaj iama Ĉeĥoslovakio ĝenerale, estas petataj kontakti la Ĉeĥan Esperanto-Junularon. Via helpo estas ege bonvena.

Personaj iloj