Invito al renkontiĝo sur montopinto Ĉantorio (2006)

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Ĉeĥa Esperanto-Junularo kore invitas ĉiujn siajn membrojn partopreni la trian semajnfinon de junio 2006 la tradician ĉeĥan-polan-slovakan renkontiĝon de esperantistoj sur montopinto Ĉantorio (Velká Čantoryje) ĉe la ĉeĥa-pola landlimo. En la jaro 2005, dum tiu sama renkontiĝo okazis la sukcesa 1-a ĝenerala asembleo de ĈEJ, per kiu refondiĝis nia organizo de junaj ĉeĥaj esperantistoj. La renkontiĝon ĉijare partoprenas krom plenkreskuloj ankaŭ multaj junaj esperantistoj el Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio, kaj ĝi tre taŭgas ankaŭ por komencantoj (interalie ĉar la lingvoj de la partoprenantoj estas tre proksimaj kaj la amikino de la organizanto Adam el Pollando estas ĉeĥino kaj ĈEJ-anino Markéta TŘÍŠKOVÁ). Legu plu en la letero de Adam WILKUS el Pollando. Se vi havas ajnajn demandojn, kontaktu retpoŝte Adamon (adreso estas fine de la paĝo). Por konsiloj pri la alveno el ĉeĥa flanko, kontaktu Marek BLAHUŠ, kiu jam dufoje iris tien.

Invitletero

Karaj geamikoj,

Bela naturo atendas vin en Beskidy montaroj! Kiel multaj el vi jam scias je la tria dimanĉo de junio okazas jam ekde multaj jaroj tradicia internacia renkontiĝo de esperantistoj sur montopinto Granda Ĉantorio ĉe pola - ĉeĥa landlimo (ankaŭ proksime al Slovakio) [1] (http://www.cantoryje.cz/?menu=map&menu1=visegrad&lang=cz) . Plej proksimaj estas ĉeĥa urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana, kie funkcias kablotramo al la montopinto. Oni povas facile alveni al la urboj per trajnoj kaj per aŭtobusoj.

Same kiel pasintjare junaj geesperantistoj ĝuos la montarojn ne nur dimanĉe sed dum tuta la tria semajnfino de junio (ĉi jare dum tagoj 16-18.06.2006 , kelkaj eble alvenos eĉ pli frue - jam ĵaude). Ĉu vi ankaŭ ŝatus partopreni baldaŭan renkonton kaj iomete promeni kune kun aliaj geesperantistoj tra la montaroj? Ĉi jare ni ŝatus viziti almenaŭ tri montopintojn :-)

Pasintjare mi partoprenis la renkonton kune kun kelkdekaj geesperantistoj, interalie kun Markéta el Ĉeĥio. Legu nian raporton publikigitan ĉe paĝaro de Pola Esperanto Junularo: [2] (http://www.pej.pl/pej/relacja_czantoria_2005.eo.html) La renkonto plaĉis al ni tiel ke ni ŝatus alveni tien denove ĉi-jare.

Ni planas forveturi vendrede matene (16.06.2006) per trajno el Kraków tra Katowice kaj alveni al la lasta fervoja stacio, kiu troviĝas ĉe pola flanko en urbeto Wisła Głębce (malantaŭ ŭrbeto Ustroń) apud urbo Bielsko-Biała. Poste ni grimpos aŭ veturos per kablotramo al montopinto Velky Stožek (Stożek). Sur la montopinto troviĝas agrabla montara turisma gastejo, kie ni tranoktos - eble ankaŭ vi? Bona afero pri la gastejo estas interalie tio, ke oni povas aĉeti vere bongustan manĝaĵon tie (kiun ni gustumis vintre antaŭ du jaroj vizitante la gastejon sur la pinto [3] (http://www.esperanto.zanet.pl/montoj/MarketaStozekWielki.jpg) [4] (http://www.esperanto.zanet.pl/montoj/AdamStozekWielki.jpg) kaj ni estis ege kontenta pri la manĝo :-) Al la montopinto oni povas alveni (piedirante) ankaŭ el ĉeĥa flanko.

Sabate (17.06.2006) ni ŝatus daŭrigi montaran promenadon tra najbara montopinto Soszów al "montopinto de renkontoj" t.e. Velka Ĉantoryja (Czantoria Wielka) kie ni povus: kolekti berojn aŭ fungojn (se ni jam trovos ilin ;-), ĝui rigardadon el vidturo, partopreni konkurson, ludi ludojn, veturi per somerajn sledoj, rosti kolbasojn sur fajero ktp. Dimanĉe matene ni renkontiĝos tie kune kun aliaj esperantistoj alvenantaj al la montopinto kaj ni partoprenos komunan renkonton, kiu finas posttagmeze. Kablotramo inter la montopinto kaj urbeto Ustroń Polana fukcias ĝis 17:30 Ĉeĥoj kaj Slovakoj povus reveni hejmen vizitante polan urbeton Ustroń kaj poste veturante Čehien tra Cieszyn / Česky Těšin aŭ Slovakien tra Zwardoń aŭ alidirekte tra la urbo Bielsko.

Estus agrable renkonti vin sur la montopintoj. Ni ŝatus renkontiĝi kun esperantistoj el diversaj landoj tie. Pasintjare plej multe da junaj partoprenantoj alvenis el Ĉehio kaj mi multe ĝojus se tiom multe (au eĉ pli) da agrablaj Ĉehoj partoprenos ankaŭ ĉi jare. Verŝajne ĉi foje alvenos pli da gejunuloj el Pollando kaj Slovakio kaj eble ankaŭ el aliaj landoj? En Pollando multaj homoj havos liberajn tagojn en lernejoj kaj laborejoj jam ekde ĵaŭdo (pro nacia festo okazanta tiam en la lando), do verŝajne ankaŭ geesperantistoj el 'malproksimaj' polaj urboj povos alveni al la montaroj tiam.

Eble vi povus alveni kune kun viaj geamikoj? Bonvolu skribi al mi se vi planas alveni, ke ni povu renkontiĝi tie. Mi ankaŭ povus rezervi lokojn por tranoktado se vi skribos sufiĉe frue al mi pri tio.

Jen kelkaj retpaĝoj pri la lokoj, kiujn ni ŝatus viziti:

monta turisma gastejo ĉe Granda Konuso (ĉehe Velky Stožek, pole Stożek Wielki) :
[5] (http://www.ukrzysia.ig.pl/stozek/indexsto.htm)
mapo: [6] (http://www.ukrzysia.ig.pl/stozek/grafikawww/mapka.jpg)

monta turisma gastejo ĉe Granda Soŝovo (Soszów Wielki)
[7] (http://www2.1000lecie.pl/soszow/index.php?id=galeria)

vidturo, someraj sledoj, kablotramo ĉe Granda Ĉantorio (ĉehe Velka Ĉantoryja, pole Czantoria Wielka)
[8] (http://www.czantoria.com.pl/galeria/)
[9] (http://www.czantoria.com.pl/tor/)

mapoj:
[10] (http://www.czantoria.pl/?menu=map&menu1=visegrad&lang=cz)
[11] (http://www.czantoria.pl/?menu=map&menu1=mapa-pl&lang=cz)
[12] (http://www.czantoria.pl/?menu=map&menu1=mapa-cz&lang=pl)
[13] (http://www.esperanto.zanet.pl/junio2004/CzantoriaWielka1.jpg)
[14] (http://www.esperanto.zanet.pl/junio2004/CzantoriaWielka2.jpg)
[15] (http://www.esperanto.zanet.pl/junio2004/CzantoriaWielka3.jpg)

mapo de Pollando (vi povas trovi interalie Cieszyn, Skoczów, Ustroń, Wisła, Bielsko, Zwardoń kaj aliajn urbojn - elektu feldon "Pokaż na mapie: Miejscowość" kaj skribu nomon de urbo, kiun vi serĉas): [16] (http://www.pilot.pl/)

pola priskribo pri Beskidy montaroj
[17] (http://www.tyrran.republika.pl/menu_glowne/slaski/slaski-szlaki.html)

amike
Adam el Krakovo
adam.wilkus@gmail.com (mailto:adam.wilkus@gmail.com)

Personaj iloj