Kategorio:IS-j
El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
La Internacia Seminario (IS) estas tradicia kaj plej granda novjara (aŭ "silvestra") esperanta junulara kongreso, kiu okazas ĉiujare inter la 27-a de decembro kaj la 3-a de januaro en iu urbo en Germanio. Ĝi estas la ĉefa aranĝo organizata de Germana Esperanto-Junularo kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 200 gejunuloj. Pli detalajn informojn kaj liston de lastatempe okazintaj IS-j oni povas trovi en la koncerna Vikipedia artikolo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Seminario). Sube troviĝas listo de IS-j, kiuj okazis ekde 2005, kiam revigliĝis la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kies membroj nun ankaŭ partoprenadas IS-jn.
