Letero al pola ambasadoro pri plano nuligi elsendojn de Radio Polonia
El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
Esperanto: La 1-an de novembro aperis en la interreto malgaja sciigo de Barbara Pietrzak el la esperanto-redakcio de Radio Polonia (http://www.radio.com.pl/polonia/) pri nova strategia plano de la nova posedanto de tiu ĉi stacio, kiu intencas ekde la 1-a de januaro 2007 nuligi la esperanto-elsendojn. Esperantistoj tra la tuta mondo komencis reage kontakti polajn reprezentantojn en siaj landoj, atentigante ilin pri la granda signifo de tiuj elsendoj por Esperanto kaj ankaŭ por la eksterlanda informado pri Pollando ĝenerale. Ankaŭ Ĉeĥa Esperanto-Junularo aldoniĝis.
Česky: 1. listopadu se objevilo na internetu smutné oznámení Barbary Pietrzak z esperantské redakce Radia Polonia (http://www.radio.com.pl/polonia/) o novém strategickém plánu nového vlastníka této stanice, který zamýšlí od 1. ledna 2007 zrušit esperantské vysílání. Esperantisté po celém světě začali v reakci kontaktovat polské představitele ve svých zemích a upozorňovat je na velký význam tohoto vysílání pro Esperanto, stejně jako pro informování o Polsku v zahraničí obecně. Také Česká esperantská mládež se přidala.
| Enhavo |
Reago de Ĉeĥa Esperanto-Junularo
Estraro de ĈEJ
de Marek Blahuš, prezidanto de ĈEJ, adaptita laŭ la letero de Nguyen Xuan Thu:
Věc: Vyjadreni znepokojeni nad zamerem zrusit esperantske vysilani Radia Polonia Jeho Excelenci, panu Andrzeji Załuckemu, velvyslanci Polské republiky v Praze: Rád bych vzkázal Velvyslanectví Polské republiky v Praze své zdvořilé pozdravení a sdělil Vám následující: My, esperantisté z celého světa, včetně České republiky, jsme velmi překvapeni a zaskočeni rozhodnutím provozovatele Polského rádia zastavit aktivity redakce esperantského vysílání Radia Polonia od 1. ledna 2007. Esperantská verze Radia Polonia je proslulá mezi esperantisty po celém světě a mnoho posluchačů na světě může být pravidelně informováno o Polsku a dění v něm pouze prostřednictvím tohoto kanálu. Jde o nejvýznamnější rozhlasové vysílání v Esperantu na světě, jehož zmizení by znamenalo velkou ztrátu prestiže pro Polsko, zemi tvůrce Esperanta, Dr. Ludvíka Lazara Zamenhofa. Doufáme, že příslušné polské autority ještě přehodnotí toto své rozhodnutí a podniknout příslušné kroky. S upřímným poděkováním, s úctou Váš, Marek Blahuš předseda občanského sdružení Česká esperantská mládež cxej@blahus.cz
Praga klubo de ĈEJ
de Tomáš Břicháček, prezidanto de la Praga klubo de ĈEJ, adaptita laŭ la letero de Marek Blahuš:
Věc: Protest proti plánovanému zrušení esperantského vysílání Radia Polonia Jeho Excelenci, velvyslanci Polské republiky v ČR: Vaše Excelence, dovolte mi, abych jménem Pražského klubu občanského sdružení Česká esperantská mládež vyjádřil hluboké politování a rozhořčení nad plány zastavit esperantské vysílání Radia Polonia, o kterých se doslýcháme v těchto dnech. Esperantská redakce tohoto rádia má tradici několik desetiletí a v současnosti jde o jedno z nejdůležitějších rozhlasových vysílání v esperantu na světě. Likvidace tohoto kulturního fóra v rodné zemi tvůrce esperanta, Dr. Ludvíka Lazara Zamenhofa, by znamenala ničení významného kulturního dědictví, a to nejen polského. Pevně věříme, že Vaše úřady tento krok ještě přehodnotí a vysílání zachovají. V dokonalé úctě Tomáš Břicháček Předseda Pražského klubu České esperantské mládeže
Originala mesaĝo de Barbara Pietrzak
de Barbara Pietrzak (esperanto@polskieradio.pl (mailto:esperanto@polskieradio.pl)):
Karaj Gesamideanoj!
Meze de la jaro ŝanĝiĝis la aŭtoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio.
La laŭvican fojon ŝanĝiĝis la superuloj de ĝia Poreksterlanda Programo
„Radio Polonia”. Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de
la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata
interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiaŭ
mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ĉi vizio forestas Esperanto
Redakcio. Ĝian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola
Radio, inkluzive de ĝia Poreksterlanda Programo „Radio Polonia”. Cetere
temas pri la unusola redakcio, kiu ĉesos ekzisti en Radio Polonia. La
menciita projekto estis afiŝita sur la internaj retaj paĝoj de Pola
Radio AK, marde posttagmeze, rekte antaŭ la komenciĝantaj festoj de Ĉiuj
Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn
al la prezidanto de la kompanio, K. Czabański ĝis la 10-a de novembro.
La novaj radioaŭtoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la
unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso
kontraŭbatali „postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de
16 jaroj”. Komence de oktobro la sama membro de la radiaj aŭtioritatoj
signalis estontecan koncepton de nia programo. Laŭ ĝi al signifa
plukonstruo subiĝos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni
enpraktikigos instrukciadon de ĵurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo
kaj por la ĵus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al
ĉi tiuj landoj.
Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola
Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la
nunjara majo esperanto en ĝi troviĝas. Sed nun la radia projekto
ekskludas ĝin. La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas
efektivagataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson,
ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj
siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj
elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo
interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon
„ni scias”. Mi estis ankaŭ informita, ke pri la estonteco de la
E-Redakcio decidos Ministerio por la Elsterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido
estis efektive alprenita, mi ne scias.
Malgraŭ ĉio – ŝajnas al mi – ke ne eblas allasi, ke la eventuala
malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneĥa. Tial mi petas
vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondaĵoj direktataj al
polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la
demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de
intereso por ĝia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ĝian
orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU.
Gravas – plurfoje esprimita – de niaj aŭskultantoj opinio, ke niaj
elsendoj estas por ili unu el malmultaj aŭ eĉ unusola informfonto pri
Pollando, ĝiaj atingaĵoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj
Ukrainujo.
Ni bezonas ankaŭ similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por
ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la
prezidanto de PR ĝis la 10-a de novembro nunjare.
Ne sufiĉas protesti, ne sufiĉas esprimi sian indignon. Estas necesaj
sobraj, trankvilotonaj argumentoj.
Kvankam malfacilas tion konstati, ŝajnas, ke nia redakcio dividos la
sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en
diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de
tiuj ĉi elsendoj pri Pollando kaj ĝiaj transformiĝoj. Ĝi estas frapo
antaŭtage de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L.
Zamenhof – aparte en la kunteksto de la planta Jubilea Kongreso en la
2009.
Barbara Pietrzak
Esperanto-Redakcio de Pola Radio
