Printempa koncerto de la Infana kantĥoro Esperanto en 2005

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Pri printempa koncerto de la Infana kantĥoro Esperanto okazinta la 1-an de aprilo 2005 raportas Marek BLAHUŠ:

Meze de marto 2005 mi post retpoŝta kontaktiĝo renkontiĝis en mia urbo Uherské Hradiště kun altlerneja studantino Veronika BAUMANNOVÁ, kiu estas estraranino kaj dirigentino de la Infana kantĥoro Esperanto el la proksima urbo Uherský Brod. Al nia rekontiĝo ŝi prenis du esperantlingvajn kantolibrojn kaj kopion de unu kantoteksto, kies elparolon ŝi petis min ekspliki. Fininte la laboron kaj informinte unu la alian pri la agado de la ĥoro kaj de la esperanto-movado, ŝi donis al mi invitilon kaj du biletojn por printempa koncerto okazonta je la unua tago de aprilo, dum kiu devus eksoni ankaŭ tiu ĉi esperantlingva kanto.

Enhavo

Veturo

Posttagmeze vendrede la 1-an de aprilo 2005 mi eliris el mia loĝejo por piedire post dudek minutoj atingi la fervojan stacidomon en proksima urbeto Kunovice, el kiu foriris je 17:33 trajno direkte al Uherský Brod. Mi veturis sola, kvankam mi havis du biletojn kaj antaŭe mi invitis kunveturon al mia samurbano kaj membro de ĈEJ Avinty LANAIKEY, kiu la inviton akceptis sed malbonŝance malsaniĝis unu tagon antaŭe.

La trajno atingis Uherský Brod post duonhora veturo, tial mi ankoraŭ havis iom da tempo por dumvoje al la koncertejo rigardi la lokajn vidindaĵojn. La urbo nome estas la dua plejsignifa en mia distrikto, sed tamen mi ĝin ankoraŭ ege malbone konas. La tempo de la komenco de la koncerto estis 18:30, tial mi kun ioma antaŭiĝo eniris la konstruaĵon de la loka Domo de infanoj kaj junularo - organizo subtenanta gejunulajn agadojn - kie la koncerto okazis.

Montrinte mian bileton ĉe la enirejo mi eksciis, ke ĝi estas honora bileto kaj pro tio ankaŭ mi sidiĝis en la meza vico de la spektejo, en kiu ĉiuj la seĝoj estis markitaj per paperetoj kiel lokoj por tenantoj de la honoraj gastoj. Mi elektis lokon tuj apud la strateto en la mezo de la spektejo, por ke mi povu dum la koncerto facile fari fotojn per mia cifereca fotilo.

Koncerto

Kelkajn minutojn post la 18-a horo kaj duono silentiĝis la halo, ĉar la programo komenciĝis. Laŭ mia taksokalkulado sidis tiam en la spektejo ĉirkaŭ 60 spektantoj - precipe familianoj de la unuopaj membroj, sed venis certe ankaŭ aliaj gastoj kaj interesiĝantaj vizitantoj el la urbo. Se mi bone rimarkis ĉe la enirejo, la prezo de la bileto por plenkreskuloj esti 40 ĉeĥaj kronoj kaj la prezo por infanoj kaj studantoj duona. Ĉio estis materiale bone organizita, inkluzive de la biletoj kaj la flugfolioj kun programo de la koncerto, po unu de kiuj ĉiu vizitanto ricevis post kontrolo de sia bileto ĉe la enirejo.

La programon komencis grupeto de knabinoj vestitaj kiel sorĉistinoj, ekipitaj eĉ per la nemankeblaj balailoj. Ili bonvenigis la vizitantojn kaj atentigis ilin ke malgraŭ tio, ke estis la 1-a de aprilo, kiam oni kutimas fari diversajn ŝercojn, hodiaŭ vere okazos koncerto de la ĥoro Esperanto. Poste jam alkuris feste vestita knabeto, kiu alvokis la reston de la ĥoranaro sur la scenejon. Poste ili ĉiuj kune kun la sorĉistinoj prezentiĝis kiel gekantistoj de la ĥoro. Entute do estis tie 25 gekantistoj (24 knabinoj kaj unu kuraĝa knabo). Aldone ĉeestis ankoraŭ kelkaj muzikantoj ludantaj pianon, akordionon, fluton kaj gitaron, kaj du dirigentinoj.

Antaŭ ol la koncerto mem komenciĝis, necesis ankoraŭ danki al ĉiuj subtenantoj kaj helpantoj kaj bapti novan pianon, kiun la ĥoro ricevis donace de loka fondaĵo Infanoj - Kulturo - Sporto (ĉeĥe Děti - Kultura - Sport). La bapton okazigis pere de tosto la urbesto de Uherský Brod, inĝ. Ladislav KRYŠTOF, kiu ankaŭ poste ĉeestis la tutan koncerton estante honora gasto.

La programo de la koncerto konsistis el 24 kantoj, ĉefe ĉeĥlingvaj sed ankaŭ ĉeestis du afrikaj, unu anglalingva kaj unu slovaklingva. Kaj krome ne mankis ankaŭ tiu esperantlingva kanto, kvankam mi rigardante la liston la unuan fojon ĝin ne rimarkis kaj jam preskaŭ pensis, ke la ĥoro ne sukcesis ĝin enordigi pro malmulteco da tempo por trejni ĝian kantadon (ja restis en la tago de mia renkontiĝo kun la dirigentino Veronika ĝis la koncerto nur du semajnoj). Sed tiu ĉi ĥoro ŝajne estas tre lerta, ĉar la kanto jes estis listigita en la programo kiel la 20-a kantota.

Mi neniam antaŭe vizitis koncerton de tiu ĉi ĥoro, tial mi antaŭ la koncerto ne havis klaran imaĝon pri la alteco de ĝia kvalito. Sed jam post la eksono de kelkaj unuaj kantoj mi kapablis konstati, ke la kantado de la ĥoro estas vere bonkvalita kaj estis ege ĉarme rigardi la kantantan grupon de infanoj, el kiuj la plej junaj kuraĝuloj estis nur kvinjaraĝaj kaj sur la scenejo trans la spektantoj antaŭ mi apenaŭ videblaj. Kompreneble kelkfoje okazis, ke iu kantis pli frue ol devis aŭ inverse forgesis kanti kiam devis, sed tio nur aldonis al la aranĝo je ĉarmeco.

Post unu horo, je 19:30 venis vico al la esperantlingva kanto, kiun la dirigentino Veronika elektis el la kantolibro kaj postre instruis kanti al la ĥoranoj. La nomo de tiu kanto estas Pasintaj tagoj kaj ĝi estas skota kanto komponita originale en la angla fare de R. BURNS kaj A. MOTTEAU sub titolo Auld Lang Syne. Ĝian tekston oni povas trovi en interreto ĉe la sube alligita retpaĝo.

Tra la programo gvidis la spektantojn du knabinoj el la sorĉistinaro, kiuj dum paŭzetoj anoncadis ĉiam po kelkopo de la venontaj kantoj. Kun anonco ili venis ankaŭ tuj antaŭ la esperantlingva kanto, kaj per ĝi ili konvene kaj de mi tute neatendite sciigis la homojn pri la vera senco de la nomo de ilia ĥoro. Oni nome diris: "Malantaŭ ni troviĝas kantoĥoro, kiu nomiĝas Esperanto. Sed Esperanto estas ankaŭ artefarita lingvo. En tiu ĉi lingvo estis kreita literaturo kaj ankaŭ iuj dokumentoj. Kaj ni havos por vi unu kanton en tiu lingvo." Miaopinie ĝi estas pli-malpli ĝusta kaj samtempe ankaŭ laŭbezone mallonga priskribo de la signifo de la ĥora nomo kaj atentigo pri ekzisto de la samnoma lingvo kaj estas certe laŭdinde, ke oni tian ĉi eksplikon antaŭ la kanto mem faris. Post la anonco jam la ĥoro ekkantis kaj dum kelkaj minutoj sonis tra la halo ĝoja kanto en bone komprenebla esperanto. La infanoj tenis en manoj paperojn kun tekstoj de la kanto, ĉar ŝajne ankoraŭ ili ĝin pro malmulteco de tempo ne sufiĉe bone parkeris, sed malgraŭ tio la kantado estis bela kaj la plejparto de la teksto bone aŭdebla kaj komprenebla, precipe la fino de la refreno ("Ni kune trinku tason ravan al fratharmoni'"). La plej junaj kantistetoj dum kantado de tiu ĉi kanto silentis, kiel ceter okazis ĉe multaj aliaj, ĉefe fremdlingvaj kantoj, sed aliflanke surprizis per sia lerteco la sola knabo en la ĥoro, kiu la tutan esperantlingvan kanton kantis tre entuziasme kaj sen helpo de skribita teksto. Post la finkantado eksonis aplaŭdo, al kiu mi ĉi-foje kontribuis elstare forte.

Post finkantado de kelkaj pliaj kantoj adiaŭis la membrojn de la ĥoro la spektantaron kaj post riverencoj kaj dankesperimoj formarŝis la kantistoj tra la strateto inter la seĝoj eksteren de la halo. Sed la aplaŭdo de la spektantaro ŝajnis ege forta kaj eble senĉesa, kaj pro tio la kantistoj devis denove marŝi reen sur la scenejon kaj ankoraŭ per unu aldona kanto ĝojigi la spektantojn. Poste, iom antaŭ 20:00, la koncerto jam vere finiĝis. Entute ĝi daŭris proksimume 70 minutojn.

Reveno

Mia intenco post la koncerto estis antaŭ foriro renkonti Veronika, gratuli al ŝi pro bela koncerto kaj aprezi la bonan laboron de la ĥoro rilate al la esperantlingva kanto. Sed ŝi estis tiom ĝojigita per la sukceso de la koncerto, ke ŝi nur kun rido en vizaĝo babiletis kun geamikoj kaj familianoj kaj kuradis pro ĝojo tien-reen sur la scenejo. Ĉar mi ne volis ŝin en ŝia ĝojstato ĝeni, mi decidiĝis anstataŭe enskribiĝi en la disponigitan memorlibron de la ĥoro. Mi postlasis en ĝi dulingvan enskribon, kies esperanta versio jenas: "Dankon por la belega koncerto. Marek Blahuš, Ĉeĥa Esperanto-Junularo".

Post tio mi jam eliris la domon kaj malrapide paŝis reen al la fervoja stacidomo, kie mi ankoraŭ kelkajn minutojn atendis kaj per trajno je 20:36 revenis al Kunovice, de kiu restis poste nur dudek minutoj ĝis mi perpiede denove atingis hejmon. La travivita vespero postlasis en mia koro ĝojan etoson kreitan per la belaj junaj voĉoj kaj ankaŭ esperon pri eventuala plia kunlaboro estontece. Estis nome granda sperto la unuan fojon povi aŭdi Esperanton kanti en esperanto.

Vidu ankaŭ

Personaj iloj