Protokolo de la neformala kunveno de ĈEJ 2006-03-04

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (N 1/2006)

Sabate la 4-an de marto 2006 inter la 20-a kaj 23-a horoj okazis en la esperanto-babilejo de Gxangalo.com neformala kunveno de interesiĝantoj kunlaboremaj pri organizo de la Junulara renkonto. La kunvenon kunvokis retpoŝte la 26-an de februaro 2006 Marek BLAHUŠ, la vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Junulara renkonto estas la unua internacia renkontiĝo de junaj esperantistoj en Ĉeĥio post pluraj jaroj, kiun ĈEJ okazigu en julio de 2006 en la vilaĝo Velehrad, paralele kun la 59-a kongreso de IKUE. La decido okazigi la renkontiĝon estis alprenita de la Komitato de ĈEJ dum ĝia lasta kunsido okazinta oktobre de 2005 en Třebíč, akceptante tiel la inviton faritan de IKUE.

La neformala reta kunveno estis kvazaŭ daŭrigo de kelkaj similaj sabatvesperaj retaj kunvenoj, per kiuj antaŭ unu jaro ekestis Ĉeĥa Esperanto-Junularo (la unua aliĝkampanjo por nova ĈEJ komenciĝis la 1-an de marto 2005). Okazigo de kunveno celanta organizi internacian junularan renkontiĝon en Ĉeĥio nuran unu jaron post kunvenoj kiuj renaskis la landan junularan movadon, estas taksata de la Estraro de ĈEJ kiel granda sukceso de la ĉeĥa junulara esperanto-movado.

Partoprenintoj

Rezultoj

Ĉiuj ideoj kolektitaj dum la kunveno estis konservitaj en speciala vikia paĝo: Velehrad 2006 (http://esperanto.blahus.cz/cxej/vikio/index.php?title=Estraro:Velehrad_2006&oldid=9797) (laŭ stato post finiĝo de la kunveno)

Kompleta transskribo de la babileja sesio haveblas ĉe la protokolanto.


Personaj iloj