Raportaĵo de Arkones 2007

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Poznámka: Tento text existuje i v české verzi, kterou si můžete prohlédnout na jiné stránce.

Rakontas Dan

Dum la semajnfino ekde la 21-a ĝis la 23-a de septembro 2007 okazis en pola urbo Poznań la XXIII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES). Ĝi apartenas al la plej grandskalaj kulturaj E-aranĝoj. Dum ĝi oni povis partopreni multajn interesajn prelegojn, spekti filmojn aŭ aŭskulti koncertojn. Al ĉijara ARKONES venis ĉirkaŭ 150 homoj de ĉiuj generacioj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Azio kaj Afriko.

Prelegoj estis pluraj samtempe, do oni povis elekti tiun, kiu allogis lin aŭ ŝin plej multe. Ili temis pri komunikado, pri junulara movado, pri vivo en foraj landoj (ekzemple pri suda Ameriko), pri libroj... Fakte estis multegaj temoj de la prelegoj. Aleksander Korĵenkov prezentis nove eldonitan mondfaman libron de J. R. R. Tolkien La Majstro de l' Ringoj, esperantigitan de William Auld.

Filmejon, kiun priservis prezidanto de ĈEJ, Marek Blahuš, akompanis teknikaj problemoj, sed ne nesolveblaj. Tamen la projekciado de filmoj estis iom nekutima. Anstataŭ subtekstoj estis supertekstoj. :-)

Dum ARKONES oni povis ankaŭ konkursi. Unu el premioj de Esperanto-kvizo gajnis jam meciita Marek Blahuš, kiu do fakte bonege reprezentis ĉeĥan E-junularon. Plia estis oratora konkurso, kies du partoprenintoj, Anjo Amika – esperantista kantistino el Hungario – kaj mi, parolis pri tute libera temo. Sed tamen iliaj temoj estis similaj – pri spertoj kun laboro en radio. La unuan premion – tri botelojn da ŝampano – gajnis Anjo, mi ricevis du botelojn.

Ne estus tio Esperanto-aranĝo, se ne okazus koncertoj. Dum la inaŭgura vespero oni povis aŭdi poznanan E-kantistinon Zuzanna Kornicka. Jam tradicie kantis Georgo Handzlik – bardo sen barbo, kiu kantas ŝercajn, eĉ diboĉajn, kantojn en Esperanto. Kelkajn verkis li mem, kelkajn li transprenis de ĉeĥa kantisto Jaromír Nohavica. Ankaŭ tradicia estis koncerto de JoMo. Li kantas kaj en la internacia lingvo, kaj en naciaj lingvoj. Kvankam li kantas nur kun gitaro, li ĉiam rokritme dancigas preskaŭ la tutan publikon.

Klasikan muzikon oni povis ĝui dum la koncerto de Anjo Amika, kiu nun preparas sian novan KDon.

Tute netradicia, sed des pli multe atendita, estis repa koncerto de Marteno Miniĥ, kio verŝajne estis la unua esperantlingva repa koncerto en Pollando. Li estas komencanta repa kantisto, sed ege talentita. Li prezentis origine verkitajn tekstojn, kiuj temis pri lia ĉiutaga vivo, pri liaj pensoj kaj ankaŭ pri matematiko, ekzemple pri la numero π (simple li laŭritme nomis ciferojn de ĉi tiu senfina numero). Sed li ankaŭ tradukas, do li konatigis la publikon kun rusa kanto “Duoble du kvaras”, kio estas kanto por infanoj, por ke ili memorigu, ke du oble du estas kvar. Komence li kantis ĝin, poste li ekrepis ĝin ruslingve kaj fine li repis ĝin en Esperanto.

ARKONES certe estis por ĉiuj agrabla travivaĵo. Sed precipe tio estas pruvo, ke esperantista kulturo ne nur travivas, sed eĉ evoluas.

Dan Mrázek


Personaj iloj