Raportaĵo de Internacia Seminario 2008

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

52-a IS (https://is.esperanto.de/2008/) (Internacia Seminario) okazis inter la 27-a de decembro 2008 kaj la 3-a de januaro 2009 en la montara urbeto Biedenkopf en Germanio. Partoprenis ĝin 138 gejunuloj el 24 landoj. Inter ili estis ankaŭ 6 junaj ĉeĥoj – Marek, Mirek, Bára kaj Standa, kiuj al la renkontiĝo vojaĝis kune per trajno el Ĉeĥio, kaj Belonia kaj Vlad, kiuj venis el aliaj landoj kie ili loĝas (Francio kaj Belgio, respektive).

Enhavo

Raportas Mirek

Mirek
Enlarge
Mirek

KATASTROFO!

!NEKREDEBLA!
La lasta IS en Germanio!

/ Miroslav Hruška - Ĉeĥio /

Okazis io, kion neniu atendis. Katastrofo. La 52-a Internacia Seminario estis la lasta Internacia Seminario. Jam ne plu. Kaj samtempe ne estos Ago-Semajno.

Damne, kio okazis? Kaj kio estos sekvan fojon? Plej kara Zamenhof! Tiu ĉi raportaĵo verŝajne klarigos, almenaŭ provos. Eble vi trovos eĉ respondon.

Do, serioze...

Enkonduko

En jaro 2008 mi partoprenis Internacian Junularan Kongreson en Hungario. Jam dum la aranĝo mi kaj aliaj gepartoprenantoj estis invitataj de georganizantoj de diversaj esperantaj aranĝoj. Ankaŭ de homoj de IS kaj AS. Tiam mi ankoraŭ ne definitivigis miajn pripensojn partopreni la AS-on en Slovakio, ĉar samtempe mi eble preferis la ŝanĝon – do Internacia Seminario. Ankaŭ mia nova amikino de Ĉeĥio Bára invitis min tien. Ŝi partoprenis la antaŭan IS-on. Male Marek Blahuš foje menciis ke li aliĝos al AS – post unujara paŭzo, dum kiu li partoprenis IS-on.

La finan decidon pri Germanio mi tamen devis ankoraŭ pridiskuti kun miaj gepatroj, sed ili jesis. Okazis eĉ io ne tiom atendita - Marek Blahuš decidiĝis, ke li partoprenos IS-on, ĉar por li Slovakio estus tro for de Belgio, kie li estis ekstudonta dum 5 monatoj ekde septembro. Aliĝis ankaŭ Vítek Mišurec.

Proksimiĝis decembro kaj Kristnasko kaj libera tempo – kristnaska ferio kaj IS!

Mi preparadis prelegon pri Ĉernobilo, ĉar la temo de IS estis "Katastrofoj..."

Ho, mi ne sciis, ke okazos kelkaj katastrofoj...

Antaŭ forveturo

La unua katastrofo venis semajnon antaŭ forveturo: Vítek skribis retmesaĝon, ke li ne povas partoprenis IS! Tamen povas partopreni AS! Kion tio signifis? Ĉar ni volis uzi ne tro multekostan bileton "Feliĉa semajnfino" (Schönes Wochenende) kaj la bileto estis por 5 homoj por 35 eŭroj, tio signifis, ke ni devus pagi pli. Mi trovis la solvon: skribi anoncon al la diskutgrupo en interreto pri IS, ke ni povas akcepti en nian grupon du homojn. Neniu respondis, sed bonŝance aperis interesiĝo de plia junulo el Ĉeĥio. Stanislav Štoček - kiun mi konis iomete de edziĝfesto de unu nia membro, Tomáš Břicháček, kaj de ĝenerala asembleo en Liberec – aliĝis anstataŭ Vítek. Okazis, ke Marek simple dissendis invitilon al la ĈEJ-membraro per retpoŝto, kaj Standa reagis. Pri tio mi eksciis je la 23-a de decembro.

La vojaĝo

Laŭ la interkonsento kaj plano de komuna vojaĝo Marek Blahuš alvenis vespere per trajno je la 26-a decembro en mian urbon kaj ni tiam samtempe revidis nin post 4 monatoj. Ni ankoraŭ veturis al mi hejmen, kie mi finis la pakadon. Sed ĉefe, alikaze ni devus atendi en la urbo du horojn, dum en la varma loĝejo ni povis pli trankvile diskuti tiun multon da novaĵoj. Post noktomezo mi forveturis kun Marek kaj mia patro al la stacidomo per aŭto. En la nokta atendejo mi neatendite renkontiĝis kun unu mia amiko, kiu ankaŭ emas vojaĝi kaj studi en fremdaj landoj. Mia patro same renkontis tie unu lernintinon de lia lernejo (li estas instruisto), kaj sekve en tiu ĉi grupo de kvar vojaĝantoj ni provis entrajniĝi kaj esti en unu kupeo. Bedaŭrinde, la trajno estis sufiĉe plena kaj fine mi restis en kupeo nur kun Marek.

Sen halto ni veturas al Prago, kie el nia kupeo foriras unu viro kaj nia kupeo tiel iĝis pli libera. Kvankam ŝajnis, ke en la hungardevena vagono la kupeoj ne estas tiom luksaj, mi sukcesis ekdormi. En Ústí nad Labem ni eltrajniĝas. Estas la kvara horo matene, sed ni ne volas simple atendi - ni volas geokaŝadi (http://eo.wikipedia.org/wiki/Geocaching) kaj efektive dum tiu tempo trovas du kaŝujojn. Poste ni revenas al la stacidomo, ĉar jam proksimiĝas la trajno de Prago al Cheb. En tiu trajno veturas la du aliaj kunvojaĝantoj Bára Závodská kaj Standa Štoček. Laŭ la tekstmesaĝo ni trovas facile la ĝustan vagonon kaj Standa invitas nin en ilian kupeon. Ho, jam kupeo de ĉeĥaj fervojoj, do ne tiom bela kaj komforta.

Post la naŭa horo ni venis en Cheb, de kie ni forveturas jam per germana trajno al Marktredwitz. La trajno ne veturas longe. De Marktredwitz ni veturis per vere rapida trajno, sed multege plena. Tamen al mi plaĉis, ĉar la teĥnologio de tiu ĉi trajno estis simila al ĉeĥa Pendolino (klinebla ŝranko)! Interesega! Per tiu ĉi trajno ni venis al Nürnberg, kie ni denove ŝanĝas la trajnon. Mi rimarkis eĉ la faman ICE (InterCity – Expres), sed per tiu trajno ni ne rajtas veturi.

Ni jam eksidiĝis en nian trajnon al Frankfurt am Main kaj en tiu ĉi momento venis iu kaj salutis nin esperante! Ĉar li ankoraŭ ne aĉetis bileton, Martin Sawitzki akompanas nin kaj ni fariĝas grupo de 5 homoj! Kaj de tiu ĉi momento ni ja ne povas krokodili, ĉar Martin ne komprenus. Al Frankfurt ni veturas longe kaj eĉ tra la urbo de la IS en la jaro 2007/2008 – Würzburg. Post kvin horoj ni estas en Frankfurt. Apud la stacidomo estas unu kaŝujo, vere malgranda, tiel ke dum la serĉado diras al ni la gardisto de apuda hotelo, kie la kaŝujo estas.

De bela kaj granda stacidomo en Frankfurt am Main ni forveturas al Marburg. La trajno estas iomete malfruiĝinta, sed kiel diris la kontrolistoj, la konekta trajno el Marburg atendos. Vere atendis, kaj sur la perono staras multe da homoj, kaj iu demandas min en la angla lingvo. Finfine - la lasta trajno, kaj en la trajno jam plene da geesperantistoj. Ni babilas kaj konatiĝas kun Miranda de Aŭstralio kaj aliaj... Komune ni poste iras laŭ la ponto super la haltejo al la IS-ejo.

Unuaj impresoj

Ĉar la organizantoj scias, ke alie estus ĥaoso, ni povas tuj iri manĝi kaj nur poste ni konfirmos nian alveturon. Post bongusta vespermanĝo (mi povis elekti, kion mi volas) mi iras al la organizantoj kaj pagas la kotizojn, aliĝas al TEJO ktp. Ĉiu ricevas la nomŝildon. Mi iras al mia ĉambro, kie en tiu ĉi momento estas nur Benny de Irlando. Iom poste venas ankaŭ du britoj. Tamen restas ankoraŭ du litoj liberaj.

Vespere estas interkona vespero kaj parolo de Felix kaj Rolf. Ŝajne estos multe da amuzo dum tuta semajno :-) Post la oficiala komenco estas koncerto. La unuan vesperon, fakte nokton, mi spektis la filmon "Marmota tago", gustumis germanan bieron kaj iris dormi ĉirkaŭ la tria horo. Mi dormis 5-6 horojn, vekiĝis per poŝtelefono, duŝis kaj iris matenmanĝi. Kiel gajan humoron mi havis, kiam mi vidis tiom da diversaj manĝoj, fruktoj, cerealoj... Mi malrapide plenigas mian stomakon kaj diskutas kun aliaj vekiĝintoj...

Katastrofoj komenciĝas

Baldaŭ mi eksciis, ke matene mi ne povas atendi ajnan formalan programon, do mi iras al la ludejo kaj ludas tie kun aliaj homoj. Mi pensas, ke estis tiam kiam mi ekkonis la teruran katastrofan ludon, Mao! Vi ne ludis dum kvin sekundoj! – Ne estas via vico. – Malĝusta karto. Longe mi ne komprenis. Post la tagmanĝo jam estis vekaj preskaŭ ĉiuj, ĉar baldaŭ sekvas urba promenado. Dum ĝi ni iras laŭ la rivero al la urbcentro, kie estas bela ĉefa placo kun du interesaj monumentoj pri militoj. Ni pluiras al burgo super la urbo, kie Marek, ĉar li kunhavas GPS-ilon, ekscias, ke ege proksime estas unu kaŝujo, kaj tiun parto de ni decidiĝis tuj trovi. Sen problemo – nia unua kaŝujo ĉi tie en Biedenkopf. Post la descendo de burgo ni disiras, kelkaj de ni volas kafejumi, kelkaj de ni jam estas tro frostitaj de malvarmo. Tiun katastrofon, ke mi ofte bezonis varman lokon, mi dum la tuta aranĝo solvadis facile – mi volus danki al la organizantoj, ke preskaŭ ĉiam funkciis saŭno, kie mi povis varmiĝi kaj ripozi.

Tamen ne nur katastrofoj

Sekvis la vespermanĝo, denove kun interesa elekto, kion manĝi. Vespere estis koncerto de Alejandro Cossavella. Dum tiu ĉi vespero okazis, fakte, ni diru, interesa malkatastrofo: Post noktomezo mi iris spekti la ĉeĥan filmon, Bukedo. Mi ĝuste jam estis elironta el mia ĉambro por spekti la filmon, sed en tiu momento venis nova homo en nian ĉambron. Mi salutas lin, sed tuj diras, ke mi ne havas tempon (ĉar tempo kostas monon, dirus Jefim de Jalto :-)) por ke ni parolu. Krome ŝajnas al mi, ke ĉar li venis en malfrua nokto, li ŝajne deziros iri tuj dormi. Do, mi spektis la filmon (fakte jam la duan fojon, sed tio ne gravis al mi) kaj post ĝi iris dormi. Post la matenmanĝo mi decidiĝis demandi al Rolf Fantom, kio estas tiu "Fantoma Faŭko". Li tuj diris, ke li havas por mi rolon, kaj mi devis elpensi kelkajn "taskojn" por la publiko de tiu teatraĵo. Miajn ideojn mi poste transskribis sur grandajn paperojn. Feliĉa, ke mi partoprenos tiun amuzan programon, mi iris al ludejo. Mi ludas "Unu" kiam eniras la nova ĉambrano.

Li: "De kiu lando vi estas?"
Mi: "Mi estas de Ĉeĥio.
Li: "Mi estas ankaŭ de Ĉeĥio."
Mi: "Kio? He? Kio? Ke ni ne scias pri vi..."
Li: "Tio estas longa rakonto."
Mi: "Do, rakontu al mi."

Jam ĉeĥe ni prezentas nin, sed ĉefan vorton havas li. Ni parolas ĉeĥe kaj pro tio mi rapide ekscias, ke li nomiĝas Vlado, studas an Anglio, partoprenis renkontiĝon de geuzantoj de "lernu!" (SES en Slovakio), sed tiun ĉi aranĝon li ne planis partopreni. Tial li ne estis en la listo de aliĝintoj. Li aliĝis al alia renkontiĝo de esperantistoj en Germanio, sed de familioj. Kiam li venis tien, li tre rapide decidiĝis pagi ankoraŭ iom pli kaj anstataŭe vojaĝi al la IS.

Programeroj

Post tagmanĝo Marek organizis programon por ĉiuj, kiuj volis denove frostiĝi, ĉar la programo estis geokaŝado – Marek klarigis al ĉiuj la ludon kaj ni povis eliri. En la komenco estis multe da homoj kaj ni trovis unu vere facilan. Poste ni serĉis unu pli komplikan kaj dum tio kelkaj homoj jam decidiĝis reveni al IS-ejo. Entute ni trovis tri lokajn kaŝujojn. Tiutempe okazis en la IS-ejo interreta diskuto kun organizantoj kaj partoprenantoj de la samtempaj Ago-Semajno kaj iu azia renkontiĝo (KS).

Tiun vesperon estis amuzega programo: "Kiu volas iĝi milionulo?" – tiun ĉi faman ludon mi konis de Ĉeĥio, sed neniam vidis en esperanta versio. Pro tio, ke mi volis amuzigi, mi ne aliĝis kiel ludanto, sed kiel spektanto... Ho, ne nur amuza ludo :-) Fakte venis denove katastrofetoj :-D Ĉiam kiam oni denove volis komenci la "dispafon" (elekti novan ludanton el la kandidatoj), necesis restarti la komputilojn - rezultiĝis teknikaj paŭzoj. Post tiu programero sekvis denove vesperaj ludoj, diskejo, (d)trinkado ktp...

Jam venis la antaŭlasta tago de la jaro 2008 – por mi tio signifis prepari la reston de la prelego pri Ĉernobilo kun Marek – al nia prelego pri la Ĉernobila katastrofo venis relative bona nombro de homoj. Mi parolis, kiel okazis la katastrofo, kia estas hodiaŭa situacio, kaj ĉar ni antaŭe estis en Ĉernobilo (ni vizitis ĝin en la jaro 2007), ni havis multe da fotoj de nia vizito – pri komentoj zorgis Marek. Post la prelego homoj povis demandi... Mi kaj Marek poste decidiĝis, ke ni iros en vendejon kaj poste serĉos ankoraŭ du lokajn kaŝujojn...

Vespere estis laŭ mia opinio la plej amuza programo: Skeĉaĵoj "Fantoma Faŭko". Kiel mi jam skribis, mi preparis paperojn kun taskoj por la publiko. Estis kvar skeĉaĵoj kaj mi ĉiam havis iun taskon, ekz. "Insultu", "Krokodilu", "Ĵetu ŝuojn (tiu vere efikis :-) )"... Plej amuza skeĉo laŭ mia vidpunkto estis "Mi estas majstro pri nefekado". Poste venis ankoraŭ koncerto de "Inicialoj DC", sed la koncerto ne estis tiom interesa, do mi ludis ludojn, speciale homlupojn, trinkis, dancis, babilis...

LA LASTA TAGO DE LA JARO 2008!

Fakte mi ne scias, kion mi faris - en la broŝuro estis nur "Libera loko" kaj "Jarkunsido de GEJ". Sed mi certe dormis posttagmeze almenaŭ du horojn, poste duŝis min kaj prepariĝis persone por longa nokto (sen fino? - ne, tio estis pasintjare dum Ago-Semajno). Kuiristoj de la junulargastejo preparis tiom multe da manĝaĵoj, picoj, lasagne, dolĉaĵoj... vere tiom multe da ili, ke mi forgesis ke mi tamen havas iun limon! Katastrofo! Mi estis tiom plena, ke mi ne povis unu horon danci. Sed fakte oni tiam ankoraŭ ne dancis tiom...

Proksimiĝis meznokto, ni jam festis la rusan kaj ukrainan novajn jarojn... Tuj en unuaj sekundoj ĉiuj brakumiĝas, kisiĝas kaj deziras reciproke feliĉan novan jaron... Mi kuras laŭ la plano eksteren por spekti urbajn kaj parte eĉ esperantajn artfajraĵojn. Bonŝance almenaŭ mi kaj Marek kunportis jakojn, malkiel la knabinoj. Tial Marek dume varmigis Bára-n, kaj mi? Elina-n de Italio... Ŝajne dum tiuj novjaraj noktoj homoj estas al si pli proksimaj kaj mi tiam iom proksimiĝis kun Elina... Estis al mi jam klare, kun kiu mi estos ĝis la momento, kiam iu de ni du devos forveturi.

Kaj nun pri tiu ĉefa Katastrofo: Tridek minutojn post noktomezo ni ĉiuj venis al la halo, kie ni antaŭe kutimis danci, kie okazadis koncertoj ktp... Sed ĉi-foje ni sidiĝis kaj spektis surprizan filmeton pri tio, ke ne estos plu la Ago-Semajno nek la Internacia Seminario, sed anstataŭe estos JES, kaj unuafoje en Pollando! Ĉu vi venos al JES? JES, mi venos al JES! Mojosega nomo de nova esperanta aranĝo. Georganizantoj de Pollando kaj Germanio aranĝos sekvan jaron komunan renkontiĝon.

Poste mi ankoraŭ dancis kaj trinkis bieron kun Elina, matene diskutis ĉe teo kun Paŭlo kaj eble ĉirkaŭ la oka horo mi fine iris dormi... eble pli frue, eble pli malfrue.

Unuaj tagoj de la nova jaro

Matene, aŭ fakte jam antaŭtagmeze, mi vekiĝis, havis matenmanĝon kaj poste partoprenis la "Novjaran migradon" – simple promenon ĉirkaŭ urbo. La promeno estis ege interesa kaj mi konatiĝis kun unu juna esperantistino de Krimeo kaj ni diskutis pri Ukrainio, Krimeo... Mi promesis, ke ni poste spektos fotojn de Krimeo, ĉar mi havis mian kododiskon kun fotoj.

Posttagmeze mi partoprenis por mi vere interesan prelegon: "La rapidtrajnoj InterCity-Expres en Germanio". Mi kiel trajnfrenezulo estis gajega :-)

"Ĉu vi pretas, ĉu vi pretas, ĉu vi pretas por la veno de Dolĉomar?" JES, mi pretas! La unuan vesperon en la jaro 2009 ni povis aŭskulti koncerton de la fama Dolĉomar! Mi aprezas, ke mi povis aŭdi ilin :-) Vespere mi estis longe, longe kun Elina...

La duan de januaro, kio okazis? Katastrofo - ĉar mi jam ne memoras, kio okazis... Sed mi pensas, ke mi certe almenaŭ iris en vendejon aĉeti ion por manĝi por vojaĝo hejmen. Kaj post la reveno de vendejo mi partoprenis la prelegon pri elfa lingvo...

Poste mi ankoraŭ partoprenis prelegon, aŭ, ni diru, prezentadon de Kekso - renkontiĝo por junaj geesperantistoj en Germanio, sed kien ankaŭ eksterlandanoj estas invitataj. La celo estas konatigi novulojn kun esperanto, kaj plej grava programo estas ludoj kaj dolĉaĵmanĝado - pro tio oni ofertis keksojn eĉ dum tiu prelego.

Vespere mi partoprenis la Internacian vesperon, sed ĉefe mi adiaŭis kun Elina, ve... La reston de la vespero, aŭ ni diru nokto, mi uzis por spektado de fotoj de Ukrainio kaj de Krimeo kun la junulino de Krimeo. Ŝi devis studi, kiam ni estis en Jalto, sed kompreneble rekonis sur la fotoj la lokajn geesperantistojn. Mi ricevis monon pro la prelego pri Ĉernobilo, aĉetis kododiskon de la Pafklik, ludis homlupojn, diskutis kun Vlado kaj lia nova koramikino (ni du taŭroj :-D)...

Forveturo

Sed mi ja ne povis resti veka dum la tuta nokto, ĉar mi, Bára, Standa (Marek celis forveturi al Belgio) planis forveturi jam je la sepa horo kaj duono matene. Je la kvara matene mi adiaŭis kun tiuj gepartoprenantoj, kiuj ankoraŭ ne estis dormantaj, kaj iris dormi por 2 horoj. Ĉio en mia ĉambro estis preta, por ke mi post la sesa horo denove vekiĝu kaj eliru al la trajnhaltejo. Ĉar ni volis uzi denove la grupbileton, ni interkonsentis kun Martin de Germanio (tiu kiu vojaĝis kun ni jam al la IS) kaj Miranda de Aŭstralio, ke ni veturos komune per la bileto por 5 homoj, tiel ke la prezo por persono ne estu tiom alta.

Per loka trajno ni veturis al Marburg, kaj poste jam en pli bela trajno al Frankfurt am Main, kie ni adiaŭis kun aliaj esperantistaj kunvojaĝantoj kaj ĉefe kun Miranda. De Frankfurt ni jam estis nur kvar kun Martin. Kun ŝanĝo en Würzburg (la loko de antaŭlasta IS!) ni veturis komune al Nurenbergo, dormetis, diskutetis...

En Nurenbergo ni havis unu horon, do Martin, kiel lokulo decidiĝis, ke ni povos promeni iomete en la urbon. Ni vidis iom de ĝia historia urbcentro, mi vizitis vendejon de germana Vodafone (kaj mi ricevis de ili senpagan broŝuron, ĉar mi estis scivolema kaj volis kompari kun la ĉeĥa Vodafone), vidis unu preĝejon... Ni eĉ uzis la metroon. Martin demandis min: En kiuj trajnoj validas la bileto? Mi respondis, ke interalie en S-bahn (loka rapidtrajno ĉe urboj), kaj Martin diris, ke U-bahn (metroo) estas kiel S-bahn. Do ni eniris la stacion de metroo, por ke ni ne iru piede al stacidomo denove. Tial la reveno estis por mi denove interesa :-) Ĉe la trajno direkte al Ĉeĥio ni ankoraŭ fotis nin komune kaj poste entrajniĝis jam sen Martin... Ankoraŭ kelkaj horoj kaj ni estos en Ĉeĥio...

Reveno en Ĉeĥion

Malfrue posttagmeze ni finfine venis en la stacion Furth im Wald, de kie ni jam havas ĉeĥajn biletojn. Ĉar ni havis ankoraŭ tempon, ni eliris en la urbcentron kaj promenis - interesa urbeto, sed somere dum tago ĝi certe estas pli viva.

Je la sepa horo vespere ni forveturas jam per ĉeĥa kaj do ne plu tiom pura kaj komforta trajno al Pilseno, de tie poste jam per rapidtrajno al Prago. Antaŭ la deka horo ni finfine estas en Prago. Ĉar mi ne emis atendi en la nokto en vintra Prago kaj poste iri treege frue hejmen en mian urbon, mi interkonsentis jam antaŭ IS kun Bára pri tio, ke mi tiam tranoktos ĉe ŝi en Kralupy apud Prago. Do, ankoraŭ atendis vojaĝo per loka trajno al Kralupy, sekve de stacio jam per aŭtomobilo de la patro de Bára, kaj poste jam tuj dormi...

Matene mi vekiĝis, matenmanĝis, kopiis fotojn al Bára en la komputilon, interkonsentis kun mia esperanta amiko Dan Mrázek, ke ni renkontiĝos en Prago kaj mi diros al li freŝajn novaĵojn de IS. Ankoraŭ mi tagmanĝis, transdonis donaceton al la gepatroj de Bára danke ke mi povis tranokti ĉe ili, kaj poste forveturis per trajno al Prago. Tie mi efektive renkontiĝis kun Dan, sidiĝis kun li en bierejo, mi mendis tie supon kaj bieron, rakontis al li, kio estas nova en la agado, kaj evidentiĝis ke Dan ŝajne volos veni al JES :-) Kaj post la kvina horo mi forveturis per rapidtrajno al Brno, kie atendis min gepatroj, hamstroj, hundo kaj lernado... Jes, lernado... Lunde mi jam iris denove en la lernejon...

Epilogo

ISooooooooooooooo, ni amas vin en IS.........
La kor' en IS
Ĝi batas por ni

Impresoj:
Nur pozitivaj! La unuan fojon vere en Germanio, la unuan kaj samtempe la lastan fojon en IS...
Aprezi devas mi ankaŭ la bongustan manĝservon :-)
Senpagan saŭnon...
Multe da ludoj
Koncerton de Dolĉomar

Ĉu vere katastrofoj? Tute ne...


Personaj iloj