Raportaĵo de NeVeRe 2006

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

NeVeRe (NEformala ViEna REnkontiĝo) estis unutaga junulara renkontiĝo en kiu partoprenis 19 esperantistoj el Aŭstrio (4), Ĉeĥio (2), Hungario (11) kaj Slovakio (2), okazinta la 1-an de julio 2006 en Vieno. La programo estis organizita de Aŭstria Esperanto-Junularo kaj inkluzivis viziton al la ĵus translokiĝinta Internacia Esperanto-Muzeo kaj al la tujapuda Muzeo de globusoj, kaj urbogvidadon tra Vieno kun komuna manĝo en restoracio.

Raportaĵo

Pri la aranĝo raportis Mirek HRUŠKA (lingve korektis Marek BLAHUŠ):

Matene mi renkonitiĝis kun Marek kaj per buso veturis en Vienon. En 8:30 ni estis en Praterstern. Poste Gregor venis por ni kaj ni decidiĝis, ke Gregor veturos por Peter Baláž kaj mi kun Marek iros al Stephansdom kaj tie ni renkontiĝos. Poste, kiam Gregor venis kun slovakoj al Stephansdom, ni iris kune en muzeon de esperanto. Tie jam atendis aliaj homoj. Ĉar hungaroj ne estis ankoraŭ tie ĉe la muzeo, ni decidiĝis viziti la muzeon de globusoj. Tute interesa muzeo. Kiam hungaroj jam venis, ni iris komune kun ili en la muzeon de esperanto. Post la vizito ni iris en restoracion. Mi havis mineralan akvon kaj Marek havis "Almdudler". Poste ni iris en urbon vidi monumentojn. Ni ankaŭ uzis unufoje buson en Vieno, senpage, ĉar stiranto ne havis biletojn. Poste Marek kun slovakoj devis forveturi el Vieno kaj hungaroj jam per aŭtomobiloj forveturis ankaŭ. Do ni veturis per metroo dufoje kaj poste per tramo al la suda stacio. Ĉe la suda stacio ni ankaŭ vidis Belveder. Post la trarigardo de Belveder Marek jam devis veturi kun slovakoj, do tial ni iris en stacion. Poste mi devis ankaŭ veturi el Praterstern hejmen, do amikoj esperantistoj veturis kun mi per tramo al Pratestern. Mi ankoraŭ trafis viziti por minuto amuzan parkon kaj poste estis jam tempo iri al la haltejo. Mi disiĝis kun ili kaj poste, mi sidiĝis en aŭtobuson kaj veturis hejmen. La renkontiĝo estis tre bela.

Česky

O průběhu akce podává zprávu Mirek HRUŠKA (doslovný překlad z esperanta pořídil Marek BLAHUŠ):

Ráno jsem se potkal s Markem a autobusem jsme cestovali do Vídně. V 8:30 jsme byli na Pratersternu. Potom pro nás přišel Gregor a rozhodli jsme se, že Gregor pojede pro Petera Baláže a já s Markem půjdeme ke Stephansdomu a tam se potkáme. Potom, když Gregor přišel se Slováky ke Stephansdomu, šli jsme spolu do muzea esperanta. Tam už čekali jiní lidé. Protože Maďaři tam v muzeu ještě nebyli, rozhodli jsme se navštívit muzeum glóbusů. Úplně zajímavé muzeum. Když Maďaři už přišli, šli jsme společně s nimi do muzea esperanta. Po návštěve jsme šli do restaurace. Dal jsem si minerálku a Marek si dal "Almdudler". Potom jsme šli do města prohlédnout si památky. Taky jsme jednou použili autobus ve Vídni, zadarmo, protože řidič neměl lístky. Potom Marek se Slováky musel odjet z Vídně a Maďaři už automobily odjeli taky. Takže jsme jeli metrem dvakrát a potom tramvají na jižní nádraží. U jižního nádraží jsme taky viděli Belveder. Po prohlídce Belvederu Marek už musel jet se Slováky, takže proto jsme šli na nádraží. Potom jsem musel taky jet z Pratersternu domů, takže přátelé esperantisté jeli se mnou tramvají na Pratestern. Ještě jsem stihl navštívit na minutu zábavní park a potom už byl čas jít na zastávku. Oddělil jsem se od nich a potom, sednul jsem do aŭtobusu a jel domů. Setkání bylo velmi pěkné.


Personaj iloj