Raportaĵo de la 5-a renkontiĝo de ĈEJ

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Poznámka: Tento text existuje i v české verzi, kterou si můžete prohlédnout na jiné stránce.

La 5-a renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo okazis inter la 25-a kaj la 27-a de oktobro 2008 en Liberec en Ĉeĥio. La renkontiĝon partoprenis 15 esperantistoj, inkluzive de gasto el Aŭstrio. La 26-an de oktobro 2008 kadre de ĝia programo kunvenis ankaŭ la 4-a ĝenerala asembleo de ĈEJ, kiu elektis novan estraron kaj aprobis jarraporton.

Rakontas Mirek

Mirek
Enlarge
Mirek

Ĉi-jara renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo jam tradicie ligiĝis kun ĝenerala asembleo, do kiu venis por ĉeesti la ĝeneralan asembleon, tiu povis ankaŭ renkonti multajn membrojn de la junularo.

Kiel lokon de la renkontiĝo ni elektis la urbon Liberec, kie Ĉeĥa Esperanto-Junularo organizos la Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la venonta jaro. Oni sukcesis aranĝi loĝadon en infanvartejo de iu bazlernejo kontraŭ akceptebla prezo. Tempo de la renkontiĝo: 25-a de oktobro ĝis 27-a de oktobro (sabato ĝis lundo). Inviton ricevis ankaŭ poloj, invitilon ricevis ankaŭ Gregor HINKER el Vieno, prezidanto de la tutmonda esperantista junularo TEJO. La renkontiĝon ne ĉeestis persone Marek BLAHUŠ, prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, studanta nuntempe en Belgio.

Dum la vojaĝo al Liberec demonstriĝis unu fakto: mi (Miropiro), havante klientan karton de la Ĉeĥaj fervojoj, estis tre avantaĝigita kompare kun la du aliaj partoprenantoj el Moravio (Karol kaj Jirka), kiuj elektis vojaĝon kun la kompanio Student Agency. Post kvin horoj de trajnveturo mi en bona humoro pro la biletprezo (nur 140 Kč) kaj agrable pasinta vojaĝo sukcese atingis Liberecon. Al la stacidomo tiumomente direktis Bára Závodská kaj Dan Mrázek, por ke ili bonvenigu min (ili alvenis jam antaŭe). Pro mia entuziasmo kaj kriado ESPERANTO min rimarkis ankaŭ David el Liberec, loka juna esperantisto. Ankaŭ kun li ni poste iris en restoracion Desperados, kie ni tagmanĝis.

Dum la tagmanĝo mi donacis al Bára kaj Dan fotojn el Prago (aŭguste mi estis en Prago dum tri tagoj kaj ni renkontiĝis), post la tagmanĝo ni poste iris en lernejon (:-)), kie Dan al mi montris nian amasloĝejon. Kompare kun la pasinta jaro ĝi estas belega, la tuta ĉambro estas fakte infanvartejo kun agrabla tapisŝ kaj ĝi havas interesan formon. Dum la marŝado en lernejon aliĝis al ni ankaŭ Petr Adam Dohnálek. En la lernejo ni ne restis tro longe, baldaŭ estis alvenonta Karol Rydlo. Ankaŭ por li ni promenis en la busstacidomon kaj iris kun li en la amasloĝejon. Unu el la celoj de tiu ĉi renkontiĝo ni fakte plenumis jam tiuvespere, ĉar ni promenis por rigardi la studenthejmon, kie estas realiĝonta la loĝado kaj fakte tuta nia kongreso en la venonta jaro. Ni satigis nin en tiea picejo kaj diskutis pri novaĵoj.

Vespere aliĝis al ni sur la placo ankaŭ Stanislav Štoček, unu el signifaj ĉeĥaj kaj esperantaj vikipediistoj. Al la busstacidomo ni iris por Jirka Galuška. Oni proponis, ke ni ekveturu per tramo al la najbara urbo Jablonec. Netradicia noktomeza ekskurso povis komenciĝi! La veturo tra arbaro kaj trans diversajn relŝanĝejojn ne malhavis siaspecan magion eĉ tiom malfruvespere. Ni trarigardis la centron de Jablonec kaj promenis apud la akvobaraĵo. Standa Štoček poste jam en Jablonec restis, ni ceteraj forveturis dormi (la tramoj ankoraŭ funkciis).

Dimanĉmatene ni vekiĝis kaj sekvis ĉiu siajn aktivaĵojn, Dan, Karol kaj Jirka iris al meso, ni ceteraj iris por Gregor HINKER, kiu decidis iri per nokta trajno el Krakovo al Prago kaj matene iri per buso. Kune kun li vojaĝis ankaŭ Tomáš Břicháček. Alvenis ankaŭ Vlasta Pištíková kaj ŝia filo Vítek Mišurec. Denove piediro en la lernejon, sed denove ni ne longe restos tie, ni ja atendas ankoraŭ alvenon de Pavla Dvořáková de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Antaŭ la ĝenerala asembleo mem ni tamen devas satigi nin, ni elektas denove la restoracion Desperados. Ĉar jam proksimiĝas tempo de la kunveno, ni finfine ekiras trakti. Jam dum la kunsido alvenas ankaŭ malfruiĝinta Dáša Chvátalová, ĉi foje ŝi ne tro hastis ;-) (familia nomo de Dáša tradukeblas kiel "hastanta" - noto de tradukinto). La diskutoj ĉi-foje okazas trankvile, ĉeestas ankaŭ Pavel Brom. Multaj el ni tamen estas limigitaj per forirtempoj de aŭtobusoj kaj tial plena ĉeestiteco ne daŭras longe. Por la sekva periodo elektiĝas plu Marek Blahuš kiel prezidanto, Daniel Mrázek kiel vicprezidanto, Dagmar Chvátalová kiel kasisto, Miroslav Hruška kaj Barbora Závodská (nove anstataŭ Aleš Tomeček) kiel ceteraj komitatanoj. Revizia komisiono plu konsistas el Petr Adam Dohnálek, Tomáš Břicháček, sed anstataŭ Jan Urbánek estas nove Karol Rydlo kiel tria membro.

Post fino de la ĉefa ĝeneralasemblea programo prezentis Pavel Brom proponon pri ekskursoj de la IJK en Liberec' en la jaro 2009. Mi montris prezenton pri Esperanto, kiun mi antaŭe preparis por anglalingva seminario en mia gimnazio. Vespere ni jam estis malpli multaj, tamen ni kune iris en vintrinkejon. Ne nur por trinki vinon, kompreneble. Nokte ni restadis denove en la lernejo, konkrete mi, Dáša, Bára kaj Dan.

Lasta programero estis la lunda supreniro de la monto Ještěd. La pezajn valizojn ni lasis en la stacidoma deponejo kaj povis ekveturi trame al Horní Hanychov. Tie ni eksciis, ke la kablotramo tiutage funkciis, kaj tial ni supreniris per ĝi, ankaŭ kune kun David, ĝis la pinto. Tie ege blovis la vento pro kio ni baldaŭ kaŝiĝis en la restoracio, kie prezoj ja inkluzivis la altmontaran krompagon, nu sed ja tamen :-) Tentis min ĉasi sur la montopinto de Ještěd kaŝujon por la ludo geokaŝado (http://eo.wikipedia.org/wiki/Geocaching), tial mi kun Dan tamen ankoraŭ eniris en la venton. Utilis ke ni estis kunportintaj ŝalojn de la knabinoj :-) La kaŝujon ni fine trovis :-) Poste ni revenis, pagis kaj remalsupreniris per la kablotramo, ĉar malsupreniri en la ventego piede ni ne tro emis.

Tagmanĝi ni ĉi-foje iris en ĉinan restoracion kaj je la dua horo posttagmeze ni forveturis kun Student Agency al Prago. La veturo daŭris horon, en la stacio Černý Most ni rapide aĉetis bileton por la metroo kaj dum la veturo en ĝi ni adiaŭis kaj hastis al la respektivaj daŭrigaj trajnoj. Mi sukcesis foriri tuj per la unua ebla trajno EuroCity, eĉ mi ne bezonis tro longe atendi. Sed tiam mi jam vojaĝis sola kaj certis, ke mi ĵus partoprenis sukcesintan renkontiĝon, dum kiu mi vizitis Liberecon, renkontis amikojn, superis per kablotramo Ještědon, veturis per interurba tramo, nu multe da aferoj estis, kiel indas kaj endas dum esperanto-renkontiĝoj. Fine ankaŭ la nombro de partoprenintoj estis sufiĉe alta. -mir-

Fotoj


Personaj iloj