Raportaĵo de la 61-a IJK

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Poznámka: Tento text existuje i v české verzi, kterou si můžete prohlédnout na jiné stránce.

La sesdek-unua, sed mia unua

-- verkis Daniel MRÁZEK, aperis en TEJO Tutmonde 2005:5

En TEJO mi membriĝis antaŭ kelkaj monatoj kaj tuj mi decidiĝis partopreni la 61-an IJK-n en Zakopane. Nun mi scias, ke tio estis bona elekto. Jen kelkaj impresoj kaj observoj de mi kiel novulo, aŭ – kiel la novuloj estis nomataj dum la kongreso – anĝelo.

Na Zakopane nia ĉeĥa grupeto atingis dimanĉe la 31-an de julio matene. Jam en la stacidomo ni trafis junan Esperantiston, kiu al ni montris la vojon al la kongresejo. Ĝi estis facile trovebla, ĉar la vojon al kongresejo bordis Esperantaj flagoj pendigitaj sur strataj lampoj. Kvankam ankoraŭ estis mateno, la kongresejo jam estis plenplena de alvenintoj. Do mi enviciĝis kaj atendis mian vicon por pagi kotizon kaj ricevi donacetojn inkluzive de nomŝildo kaj kongreslibro.

Kiam ni estis akceptitaj, ni iris en amasloĝejon. Ĝi fakte estis lernejo, en kiu ni elektis iun malplenan klasĉambron, kie ni demetis niajn valizojn. Nu, la klasĉambro estis malplena nur komence, ĉar ĝis la vespero en ĝi estis neniu libera loko por aliuloj.

Solena malfermo de la kongreso okazis vespere ekde la 19-a horo. Sian saluton sendis la alta protektanto de la 61-a IJK prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski, i.a. parolis urbestro de Zakopane Piotr Bąk kaj pro parolo en la internacia lingvo oni en staro tondre aplaŭdis al direktoro de la Tatra Nacia Parko Paweł Skawiński. Ili ĉiuj bonvenigis partoprenintojn de la kongreso kaj esprimis sian ĝojon, ke tiu ĉi IJK okazas ĝuste en Zakopane. Dum la solena malfermo estis bovenigitaj ankaŭ novuloj, kiuj devis iri en scenejon kaj ĵuri pri barbo de Zamenhof, ke ili vere ĝuos la IJK-n. Poste ili trinkis infanan ĉampanon.

Post la solena malfermo kaj elvolvigo de flago okazis interkona vespero, dum kiu oni ludis diversajn ludojn. Ekzemple ni dividiĝis en grupojn kaj ĉiu grupo faris rondeton. Ene de la rondeto staris iu, kiu devis bateti iun en la rondeto. Kaj la batetoto devis diri nomon de iu alia en la rondeto. Se li diris neniun nomon aŭ diris malbonan, ŝanĝiĝis kun la batetinto. Fakte tio eble estas la plej konata interkona ludo... Dum pluaj ludoj ni ekzemple devis pergenue transdoni al ni baloneton aŭ trarampi inter genuoj de aliuloj.

Post tiu ĉi programero okazis diskoteko kaj projekciado de filmo. Nu, kiel ĉiu-vespere...

Lunde kaj marde antaŭtagmeze okazis "novula programo". Kiel estas klare jam laŭ la nomo, tio estis programo por novuloj. Sed ne nur por ili. Tiun ĉi programeron partoprenis ankaŭ tiuj, kiuj jam partoprenis iun IJK-n kaj nun ili volis helpi al novuloj ekkoni IJK-n. Oni nomis ilin "diabloj". La novula programo estis plenplena de ludoj kaj interkonado. Tre interesa kaj amuza ludo estis, kiam ni dividiĝis en du grupojn kaj devis plej eble rapide formanĝi ĉokoladon. Sed kiel! Oni devis vesti ŝtrumpetojn sur manojn, ekpreni forketon kaj tranĉilon kaj nur per ili formanĝi unu peceton de ĉokolado. Por tio ĉio oni havis proksimume dudek sekudojn. Venkis tiu grupo, kiu pli frue formanĝis du ĉokoladojn. Nu, tio ne estis mia grupo...

Lunde posttagmeze ni ankoraŭ ekskursis en la urbon. Tio aspektis preskaŭ kiel iu manifestacio, ĉar ĉe la kapo de irantaro estis granda E-emblemo kaj eŭropa flago kaj en la irantaro ankoraŭ kelkaj homoj portis E-flagojn. Ni vidis tipan urban lignan arkitekturon, lokan gravan lignan preĝejon kaj tombejon, kie estas entombigitaj ankaŭ kelkaj famaj personoj en Pollando kaj scivolemuloj, kiuj ankoraŭ ne estis lacaj, daŭris al skisaltejo. Nu, ĝis tiu momento mi neniam vidis iun skisaltejon, do tio estis por mi interesa travivaĵo...

Marde ni ege atendis vesperon, ĉar vespere okazis koncerto de fama Esperanta muzikgrupo Esperanto Desperado. Sed, bedaŭrinde, tio estis la lasta koncerto de tiu ĉi grupo, ĉar ĝi ne plu ekzistos. Tio estis unika travivaĵo, ĉar Esperanto Desperanto kantis tre bele kaj neniu restis sidi. Dum la koncerto estis tiel bonega etoso, ke dancis ankaŭ tiu, kiu ne tro ofte vizitas rokmuzikajn koncertojn.

Merkredo estis dediĉita al ekskursoj. Estis tri: al Tatra Nacia Parko, al Krakovo kaj Wieliczka kaj la lasta estis al Kalwaria Zebrzydowska, Wadowice kaj Aŭŝvico. Mi partoprenis la lastan. En Kalwaria Zebrzydowska ni vizitis bernardanan monaĥejon kaj preĝejon. Sur montetdeklivoj troviĝas ankoraŭ pli ol 40 preĝejetoj kaj kapeloj konsistigantaj la Kalvarian vojon. Sed ĝin ni ne povis viziti, ĉar tiukaze ni havus tempon por nenio alia. Do ni veturis al Wadowice, kio estas naskiĝurbo de mortinta papo Johano Paŭlo la 2-a. Al Wadowice ni dediĉis multe da tempo, ni vizitis la naskiĝdomon de la papo, ni iris en la preĝejon, kie li estis baptita kaj ankaŭ ni manĝis lian ŝatatan kukon. Pro tio, ke ni estis tiel longatempe en Wadowice, ni ne povis trarigardi la tutan pluan lokon, en kiun ni venis kaj precipe ĝin ni volis vidi. Mi pensas pri koncentrejo en Aŭŝvico kaj Birkenau.

Vidi koncentrejon estis vere terura travivaĵo. Kiam mi ekpensis, kiom multe da homoj tie suferis, sentis mi min ege malbone. Ni vidis iliajn personajn aĵojn, kiujn al ili la nazioj forŝtelis. Ni vidis ankaŭ ĉelojn, kie mortadis arestitoj, i.a. sanktulo Maxmilian Kolbe. En Aŭŝvico ni ankoraŭ vidis gaskameron kaj kremaciejon.

Ni tre konsterniĝis, kiam ni en Birkenau vidis lignajn stalojn por 52 ĉevaloj. Kaj en tiuj ĉi staloj loĝis eĉ mil homoj!!!

Post reveno en kongresejon okaziĝis koncerto de "bardo sen barbo" Georgo Handzlik. Li kantis bardajn kantojn ne nur pri Esperanto. La kantojn plejparte verkis li mem, sed ni povis aŭdi ankaŭ melodiojn de ĉeĥaj kantistoj Jaromír Nohavica kaj Karel Kryl.

Jen venis ĵaŭdo kaj ĝia posttagmezo. Tiam okazis Kultura kaj Lingva Festivalo. Domaĝe, ke ne estis bona vetero, ĉar la festivalo ne povis okazi en la urbo. Pro la pluvo ĝi devis okazi en granda tendo en kongresejo. Dum la festivalo prezentis sin multaj landoj kaj lingvoj. Oni do povis viziti ekz. ĉeĥan, moldavan, japanan kaj svedan standojn.

Tuj post la festivalo okazis koncerto de kantisto JoMo. Li kantis folkajn kaj dancigajn kantojn ne nur en Esperanto. Ekzemple ni povis aŭdi ankaŭ la slovakan lingvon.

Vespere ankoraŭ okazis koncerto de metalmuzikgrupo Krio de Morto. La tuta tendo estis subigita en mallumon kaj videblaj estis nur tre frapantaj koloroj. Tial ni ne vidis vizaĝojn de muzikistoj, nur la kolorojn, per kiuj ili estis surpentritaj.

Vendredo estis spirita tago. Do ankaŭ la prelegoj estis dediĉitaj al spiritaj temoj. Mi partoprenis prelegon, kie ni pripensis bahaajn tekstojn, kaj mi ankoraŭ ĉeestis prelegon pri ortodoksismo en Pollando.

Kaj vendrede vespere okazis Internacia Vespero, dum kiu ni denove povis ekkoni folkloron de multaj landoj.

La lasta tago estis sabato la 6-an de aŭgusto. Posttagmeze estis komuna fotado, kiu estis ja nefacila, ĉar multaj partoprenintoj volis havi sian propran komunan fotaĵon kaj do la fotado daŭris tre longe kaj dum la tuta fotado ĉiuj devis resti stari sur unu loko...

Vespere oni povis partopreni Internacian Balon "Ĉirkaŭ la mondo". Sed tiu, kiu ne volis danci, povis rigardi filmon kaj post la balo partopreni diskotekon kun la bamba (tre bela kisa danco!)...

Nu, kaj venis dimanĉo. Ni ĉiuj sentis nin iom malĝojaj, malgajaj kaj iom solaj, solaj, solaj...

La programo de la 61-a IJK estis memkompreneble multe pli vasta, sed mi menciis nur tiujn programerojn, kiujn mi mem partoprenis. Do vi povas vidi, ke IJK-n povas partopreni ĉiu, ĉar ĉiu trovos tie ion por li interesa.

Mi tre ĝojas, ke mi povis partopreni IJK-n en Zakopane. Mi trovis tie multajn novajn geamikojn kaj mi esperas, ke mi ilin denove renkontos. Almenaŭ dum venonta IJK en Sarajevo.


Personaj iloj