Raportaĵo de la 62-a IJK

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Poznámka: Tento text existuje i v české verzi, kterou si můžete prohlédnout na jiné stránce.

Salupon el CAPAJEBO

-- verkis Daniel MRÁZEK por revuo Esperanto

Kion signifas tiu ĉi stranga titolo? Ĉu vi trafoliumis jam centfoje vian vortaron kaj trovis neniun el la nekonataj vortoj? Nu, mi ne miras al vi, do mi iom sufloros al vi. Ĉu vi ĉeestis ĉijaran IJK-n? Se jes, vi jam povas iomete scii. Se ne, ne gravas. Almenaŭ des pli diligente vi legos tiun ĉi artikolon, por ke vi eksciu, kion mi volis diri per la stranga titolo...

Kiam mi forlasis la 61-an IJK-n en Zakopane, mi tuj sciis, ke mi volas partopreni ankaŭ la venontan kongreson en Sarajevo. Tutan jaron mi atendis kaj ĝojatendis la momenton, kiam mi entrajniĝos, svingos al mia panjo kaj forveturos en la ĉefurbon de Bosnio kaj Hercegovino. Kaj mi eĉ ne povis kredi, ke la "granda momento" venis kaj mi nun nur rigardas, kiel malantaŭ la fenestro aliiĝas pejzaĝo...

En Sarajevon ni alveturis la 6-an de aŭgusto je la kvina matene. Mi estis ege surprizita, kiam mi en la stacidomo vidis organizantojn de la kongreso, ĉar estis ja frumatene kaj la akceptado estis ekonta nur je la dua posttagmeze. Sed mi ege ĝojis, ke mi vidis ilin tie. Jes, ni estis relative granda grupo, ĉar per mia trajno venis multaj geesperantistoj, sed sen konsilo kaj gvido, ni estus ja solaj...

Unue en Sarajevo mi rimarkis surskribon en la stacidomo: SARAJEVO-CAPAJEBO. Mi miris, kial ni ne eltrajniĝis en la ĉefa stacidomo, sed en iu kvartalo CAPAJEBO. Nur post momento mi tion ekkomprenis kaj mi sentis min kiel stultulo. Ja CAPAJEBO ne estas nomo de kvartalo, tio eĉ ne estas en la latina skribo. Tio nur estas SARAJEVO transskribita en la cirilan alfabeton...

La tuta tago estis pli-malpli libera. En iu ĉambro oni demetis siajn valizojn kaj oni povis promeni. Kiam ni volis veturi per tramo, ni devis aĉeti veturbileton. Sed tio estis la unua kaj ankaŭ la lasta fojo, kiam mi iun aĉetis, ĉar kiam mi posttagmeze ricevis mian nomŝildon, mi rajtis veturi senpage, kiel ĉiu kongeresano. Do jam dimanĉe mi vidis iom de la urbo. Mi vidis pafdetruigitajn pucojn, eĉ kelkajn ruinigitajn domojn. Sed mi vidis ankaŭ belegan bazaron, ĉarmajn vidindaĵojn, kaj mi klare sentis, ke se Sarajevon ne trafus la milito, ĝi estus tiom belega urbo...

Posttagmeze ĉiu fine ricevis ŝlosilon de sia ĉambro kaj ankaŭ sian nomŝildon kun mansako, en kiu oni trovis kelkajn utilaĵojn (ekz. kongresan libron) kaj donacetojn (ekz. tre bongustan bombonon). Kaj nun ni povis atendi vesperon. Kaj ĉar tio estis la unua vespero dum la kongreso kaj la kongresanoj ankoraŭ ne konis bone unu la alian, tio estis Interkona Vespero. Dum ĝi oni ludis jam klasikajn interkonajn ludojn, kiuj tamen estas ĉiam amuzaj (ĉar oni ludas ilin ĉiam kun iuj aliaj). Ekzemple ni dividiĝis en grupojn kaj ĉiu grupo faris rondeton. Ene de la rondeto staris iu, kiu devis bateti iun en la rondeto. Kaj la batetoto devis diri nomon de iu alia en la rondeto. Se li diris neniun nomon aŭ diris malbonan, ŝanĝiĝis kun la batetinto.

Post la interkonado oni ankoraŭ dancis kaj poste ekis diskoteko, gufujo, trinkejo kaj filmejo, kio fakte estis regula ĉiuvespera programo.

Venontan tagon, do lunde la 7-an de aŭgusto, okazis en urbodomo la solena malfermo. Dum ĝi parolis prezidanto de TEJO Heming W. Thorbjornsen (nu, dum la kongreso estis elektita alia prezidanto), kiu deklaris amon al Sarajevo. Poste ekparolis membroj de LKK kaj fine parolis ankaŭ la plej estimata gasto de la solena malfermo - estro de komunumo Novi Grad Damir Hadžić. Li esprimis sian grandan ĝojon, ke la kongreso de junaj esperantistoj okazas ĝuste en Sarajevo.

Posttagmeze mi venis en ludejon kaj mi entute ne sciis, ke nun mi ege eraras, ke fakte tio estas kaptilo por mi. De tiu tempo mi dormis jam mallmulte, ĉar en la ludejo mi ekkonis homlupan ludon, je kiu mi estiĝis ege dependa. Oni ludas ĝin tiel, ke la ludgvidanto disdonas al ĉiu ludanto unu karton, kie estas montrita, kiun rolon la ludanto havos. Sian rolon konas nur la ludanto mem, la aliaj tion ne scias. Per la kartoj la ludantoj estas apartigitaj je du ĉefaj partoj – je vilaĝanoj kaj je homlupoj. Tasko de la vilaĝanoj estas likvidi la homlupojn kaj tasko de la homlupoj estas memkompreneble la mala. La vilaĝanoj sian taskon plenumas tiel, ke ĉiutage ili ekzekutas iun, pri kiu ili opinias, ke li estas homlupo; kaj male la homlupoj murdas tiel, ke ĉiunokte ili elektas unu viktimon, kiu mortos. Se mortas ĉiuj homlupoj, venkas vilaĝanoj, se mortas ĉiuj vilaĝanoj, venkas memkompreneble homlupoj. Plaĉis al mi ĉe la ludo la aventura kaj iom mistika historio, kiun mi dum la ludado travivadis. Fakte el ni, la plej fidelaj "homlupludantoj", estiĝis preskaŭ iu "sekto", kiu ne plu salutis unu la alian "saluton" sed "salupon", kiu parodiis la ludon je ĉiu paŝo kaj se estis almenaŭ malgranda ebleco, ni tuj ludis nian plej ŝatatan ludon.

Marde okazis duontaga ekskurso en la urbon. Nun mi eksciis, kion fakte mi vidis dimanĉe, ĉar nun mi eksciis iom pri historio de Sarajevo, kaj memkompreneble mi vidis ankoraŭ pli. Plej multe mi ĝojatendis la ponton, ĉe kiu estis mortigita Franz Ferdinand d'Este. Mi vidis ankaŭ la ĉefajn adorejojn de kvar religioj – ni vidis ĉefajn sarajevajn moskeon, katolikan katedralon, ortodoksan katedralon kaj judan sinagogon. La konstruaĵoj troviĝas unu nur je kelkaj metroj de la alia. Tio estas pruvo de tio, ke se oni volas, diversaj kulturoj kaj religioj povas kune vivi en paco.

Mardan vesperon verŝajne ĉiuj kongresanoj ege ĝojatendis, ĉar okazis koncerto de JoMo. Kvankam li ludas nur kun gitaro, li estas vera rokulo. Kaj li ne kantis nur esperante, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Nu, mian lingvon, do la ĉeĥan, mi ne aŭdis, sed tamen mi ne devis malgaji. JoMo ja ne kantis ĉeĥe, sed li kantis slovakan popolkanton. Kaj la ĉeĥa kaj la slovaka lingvoj estas ege similaj, ĉeĥoj kaj slovakoj eĉ dum multaj jardekoj vivis en propra kuna ŝtato kaj la kanto, kiun JoMo kantis, estas en Ĉeĥio populara. La kanto origine nomiĝas Tancuj, tancuj, vykrúcaj, do Dancu, dancu, movu vin, kaj dum koncerto de JoMo certe neniu restis stari...

Nu, kaj merkrede preskaŭ ĉiuj partoprenintoj de la IJK forlasis Sarajevon. Ili enbusiĝis kaj veturis en tri direktoj. La unua ekskurso estis al Mostar – Počitelj – Blagaj, la dua al Srebrenica – Tuzla – Bijambare kaj mi ĉeestis la trian, kiu estis simila al la unua, nur anstataŭ Počitelj ni veturis al Međugorje. Mostar iom ŝokis min. En Sarajevo mi vidis multajn damaĝitajn domojn pro pafado, sed mi vidis, ke ili estas reparataj kaj ke la urbo resurektiĝas. Sed preskaŭ malon mi vidis en Mostar. Ni veturis tra ruinigita strato, sur domoj estis nur afiŝoj, ke estas danĝere eniri en la ruinojn. Sed tamen ankaŭ Mostar reviviĝas. Oni povas tion vidi almenaŭ pro la simbolo de la urbo – Malnova Ponto. Ĝi estis konstruita en la jaro 1566 kaj en la jaro 1993 dum la milito estis komplete detruita. Renovigita ĝi estis en la jaro 2005. Do tio pruvas, ke ankaŭ Mostar kvitiĝas kun la milito.

Kaj sur la ponto ni povis vidi ankaŭ lokan tradicion, nome saltojn en la akvon. Jam dum jarcentoj junuloj lukras monon tiel, ke turistoj pagas al ili por ke ili saltu el la ponto (proksima alteco de tridek metroj) en la akvon. Iom danĝera, sed ŝatata tradicio...

El Mostar ni veturis al Međugorje. Laŭ katolika kredo tie ekde la jaro 1981 revelacias Virgulino Maria. Danke al tio la vilaĝo estas unu el la plej grandaj katolikaj sanktejoj en la mondo. Kaj en Blagaj ni vizitis tipan derviŝan domon kun belega ĝardeno. Sed ne nur ĝin ni vizitis. En Blagaj troviĝas ankaŭ fonto de rivero Buna, kaj la fonto apartenas al la plej grandaj en Eŭropo.

Por trankviligi nin post la reveno, la organizantoj preparis por ni pianan koncerton de Doron Modan kaj Kaja Farski.

Ĵaŭde la 10-an de aŭgusto vespere okazis koncerto de muzikgrupo Dolchamar, do la vespero estis dediĉita al hiphopo.

La plej grava tago por mi estis vendredo. Mi estis streĉita, ĉu mi sukcesos vekiĝi, ĉar je la naŭa matene, do je la tempo, kiam mi ĝis nun ĉiam dormis, okazis mia prelego pri ortodoksismo en Ĉeĥio. Mi supozis, ke se entute iu venos, ne estos tio multe da homoj, ĉar el Zakopane mi memoras, ke similan prelegon pri ortodoksismo en Pollando ĉeestis du homoj! Mi eraris. Venis proksimume dek kvin... Mi devas diri, ke tio feliĉigis min, mi tion ne atendis kaj mi ĝojas, ke mia klopodo prepari la prelegon ne estis vana.

Poste mi ankoraŭ ĉeestis diskutrondon pri Bosnio dum la milito kaj nun. Ĝi estis ege sukcesa kaj ĝi estis eĉ pli longa ol estis planite. Pro tio mi havis iom da problemoj, ĉar dum la diskutrondo ekis ankaŭ prezentado de religiaj objektoj en Sarajevo. Tiam mi bedaŭris, ke mi ne povas partopreni du programerojn samtempe, do mi fine decidiĉis por la religiaj objektoj... Iom surprizis min, ke en Sarajevo troviĝas fakte nur tri kristanaj eklezioj – ortodoksa, romkatolika kaj adventista. Por mi tio estas malmulte, ĉar en Prago, kie mi loĝas, estas multe pli da eklezioj...

Posttagmeze okazis Kultura kaj Lingva Festivalo, dum kiu la kongresanoj prezentis landon, de kiu ili devenas. Antaŭ la kongresejo oni starigis tabletojn, ĉe kiuj estis unuopaj landoj prezentataj. Kaj por ke ni provu, ke Esperanto kunigas, ĉeĥoj kaj slovakoj havis kunan standon... Ni prezentis niajn du lingvojn, klarigis diferencojn inter ili, kaj interesuloj povis legi ĉeĥan langorompilon kun tipa ĉeĥa litero ř, kiun oni povas proksimume prononci kiej .

Kaj vespere ni denove iris al la urobodomo. Tie okazis teatraĵo Galaktika Krozŝipo Ludoviko en Epizodo: La Muro de la Mallumo. Tio estis parodio pri sciencfikcio, dum kiu ni spektis historieton de esperantista ŝipanaro kiu esploras Muron de la Mallumo, el kiu fine neniu revenis...

Nu, venis la lasta tuta tago de la kongreso. Vespere ni la lastan fojon iris en la urobodomon. Tie koncertis Amiro el grupo Esperanto Desperado kaj sekvis Internacia Vespero. Multaj kongresanoj prezentis iliajn kantaĵojn kaj teatraĵojn. Oni vidis la mondfaman fabelon pri Ruĝkapuĉulino ludatan fare de ununura aktoro, teatraĵon de la denaskuloj, kiuj starigis por si celon krei novan generacion de esperantistoj, kaj memkompreneble ne mankis parodio pri la kongreso. Poste la bosna LKK transdonis kongresan flagon al vjetnama LKK kaj tiel la 62-a IJK en Sarajevo oficiale finiĝis...

Poste ni revenis en kongresejon kaj dancis ĉe diskoteko, spektis filmojn, iuj trinkis teon kaj drinkis alkoholaĵojn kaj nia homlupa sekto la lastan fojon aktivis. Same kiel en la konata kanto, ni ludis ĝis laaaaaaaaaa nokto, noktofin'.

Fakte la nokto ne estis mia lasta rimarkinda afero dum la kongreso. Ĉar mia trajno forveturis nur je la oka kaj duono vespere, mi havis ankoraŭ preskaŭ tutan tagon. Kun geamikoj ni do ankoraŭ grimpis al la montaro por viziti minejon. Kaj fakte ni ĝin trovis. Sur tero kuŝis iom tiretendita bendo POZOR MINE, do ATENTU MINOJ. Peceton de la bendo mi portis hejmen kiel suveniron. La montgrimpado neestis streĉa nur pro minoj, sed ankaŭ pro vido de ruinigitaj kaj neriparitaj domoj kaj precipe pro ege kruta montvojo kaj tre forta pluvo. Memkompreneble, ke post reveno hejmen doloris mia kolo...

Komence de tiu ĉi artikolo mi menciis, ke kiam mi forlasis la 61-an IJK-n en Zakopane, mi tuj sciis, ke mi volas partopreni ankaŭ la venontan kongreson en Sarajevo. La saman frazon, sed pri Sarajevo kaj Hanojo, mi ŝatus skribi ankaŭ nun. Sed bedaŭrinde ĉar Vjetnamio estas tro fora de mia hejmo, mi ĉeestos la 63-an IJK nur enpense. Sed amikeco povas daŭri eĉ kiam oni ne renkontas fizike unu la alian. La ĉefaĵo en amikeco ja estas pensoj, kaj mi tre ĝojas, ke en mia fantazio mi povas renkontiĝadi kun ĉiuj miaj geamikoj el la tuta mondo, kiujn mi ekkonis danke al nia Internacia Lingvo Esperanto.

Fotoj

Fotogalerioj pri la 62-a IJK en Sarajevo troveblas en la TEJO-Vikio (http://www.tejo.org/vikio/IJK_2006).

Vidu ankaŭ


Personaj iloj