Raportaĵo de la vojaĝo al Ukrainio (2007)

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Poznámka: Tento text existuje i v české verzi, kterou si můžete prohlédnout na jiné stránce.

Notu: Tiu ĉi teksto akompanata per fotoj troveblas ankaŭ en ekstera retpaĝo (http://miropiro.wz.cz/ukrajinae.htm) de la aŭtoro.

Rakontas Mirek

Mirek
Enlarge
Mirek

Estis Silvestro 2006 kaj mi kun miaj du amikoj (Marek kaj Karol) el Ĉeĥio partoprenis neforgeseblan esperantan aranĝon "Ago-Semajno" en Pollando en Nowy Sącz. Dum la semajno ni konatiĝis kun Saŝa el Jalto en Ukrainio. Jam dum la aranĝo ni interkonsentiĝis kun ŝi, ke ni vizitos ŝin somere. Post la reveno komenciĝis malrapide, sed nepre planado de vojaĝo. Iompostiome aliĝis du niaj amikoj el Slovakio (Andrej kaj Juraj) kaj unu el Prago (Tomáš). Celo estis: Krimeo kaj post unu semajno trajne en Kievon.

La tago de forveturo estis fiksita je la 22-a de junio je la deka horo el Brno. Por ke nia vojaĝo estu senproblema, ni elserĉis en interreto ĉion gravan. Paŭlo el Snina (orienta Slovakio), kiu ankaŭ volis veturi kun ni, aĉetis persone post la landlimo en Uĵgorod biletojn por trajno veturanta en krimean Simferopolon.

Finfine estis venis la tago de forveturo kaj ni povis forveturi. Je le deka horo kaj tridek minutoj ni forveturis per buso de Student Agency el Brno en Košice. La vojaĝo estis trankvila kaj agrabla, sed bedaŭrinde, la buso malfruiĝis. La malfruiĝon ni jam ne sukcesis likvidi, male ĝi ankoraŭ kreskis ĉe la ĉeĥa-slovaka landlimo. En Košice ni devis esti je la dekoka horo - ne okazis, do ni ne povis enbusiĝi je la dekoka horo kaj dudek minutoj al limzona vilaĝo. Andrej kaj Juraj ne havis tiun problemon, ĉar ili veturis al Uĵgorod sendepende de ni.

Por solvi nian problemon, Karol telefone vokis sian kuzon el Košice, kun kiu li interkonsentiĝis, ke li venos je la dudekunua horo en Košice kaj li iros kun ni en Uĵgorod. Je la naŭa horo vespere ni enaŭtigis niajn dorsosakojn kaj ni ekvojaĝis trans Michalovce al landlimo. Intertempe ni ricevis somoson de Andrej kaj Juraj, ke ili devis petveturi trans la limo, ĉar ili ne povis iri piede (ne estis al ili permesite transiri la landlimon piede), sed ili jam estas en Ukrainio.

Slovakaj doganistoj ne kontrolis nin longe kaj la formalaĵoj pasis rapide. Sed laŭ kvanto de aŭtoj antaŭ la ukraina doganejo kaj ilia ŝoviĝado iom-post-iom ni antaŭsentis, ke ni devos longe atendi. Kaj konsidere, ke nia trajno foriris je la unua horo kaj tridek minutoj de nia tempo, ni jam ne havis sufiĉe da tempo, ke ni pacience atendu, ĝis venos nia vico. Do, Marek, Karol kaj la kuzo iris al doganistoj kaj post iom longa klarigo ili finfine tamen venis al la aŭto, ĉar ili elpetis prioritatan alvenon al kontrolo. Ni ricevis kartetojn por emmigrontoj kaj ni rapide plenigis ilin. Post respondo de rutina demando pri alkoholo kaj drogoj (kiu tirus tion en Ukrainion?) ni jam povis rapide kaj frue rericevi pasportojn kaj veturi plu! Sed tempo mallongiĝas...

En Ukrainio

Ĉar neniu el ni orientiĝas en Uĵgorod kaj laŭ origina proponita pieda vojaĝo estas malsencoplena trovi la trajnstacion, ni jam ŝanĝas rande de la urbo la plej proksiman taksion kaj rapide dum pluvo ni transkargas niajn dorsosakojn. Tio okazis tiel rapide, ke ni eĉ ne atingis diri adiaŭ kun kuzo de Karol, kiel ni urĝiĝis! Taksiŝoforo konis bone la vojaĝon, do li forveturigis nin al trajnstacio rapide kaj senprobleme. Ni pagas en transkalkulo 80 kronojn kaj tuj kuras al perono. Tie ni jam renkontiĝas ĝoje kun Andrej kaj Juraj antaŭ trajno sur unua trako kaj senprokraste ni entrajniĝas! Ni kaptis trajnon!

Je la unua horo kaj tridek minutoj ni foveturas al Lvov kaj Simferopol. En kupeo ni estas dividitaj po duope - kuŝejoj en supra parto - kaj sub ni veturas fremdaj homoj. Mi kun Tomáš ne atendis ilin tiel frue dum nokto, sed tamen Marek devis veki nin, ke ni malŝlosu nian kupeon. La dorsosakojn ni kusiĝis en spacon super la koridoro kaj ni finfine povas malrapide ekdormi. Ĝi estas stranga impreso.

Post mallonga dormo, je la oka horo ni venas en Lvov, kie ni decidiĝis profiti la ŝancon al mallonga esplora promeno kaj ŝanĝo de transportitaj amerikaj dolaroj al ukrainaj hrivnoj. Unue ni vizitis lokan katolikan preĝejon, sekve bazaron, kie ni aĉetis akvon kaj panon. Ŝajnas, ke Ĉeĥoj ne vizitas Lvov ofte, do dank' al tio ni antaŭnescie povis senpage veturi per tramo, kiu reklamas bieron de Lvov. La dorsosakojn ni lasis en la trajno (sed estis garditaj).

Estis dekkvara horo posttagmeze, kiam nia trajno kompreneble kun ni ekveturis. Dum longa, sume tridekokhora vojaĝo ni dufoje matenmanĝis teon kaj keksojn "Artek" kaj iris dufoje en manĝvagonon preni ĉeĥan bieron Staropramen kaj ankaŭ tagmanĝi veran braĉon (borŝĉ).

Krimeo

Estas dimanĉo, dekkvina horo kaj finfine nia trajno venis en Simferopolon, ĉefan urbon de Krimeo, de kie veturas trolebusoj en Jalton - ĉi tiu linio havas mezuron de okdek kilometroj (la plej longa linio en mondo) kaj tie veturas trolebusoj de Škoda ekipitaj por somero per kurtenoj - ni sentas, ke ĝi estas preskaŭ devo provi ĉi tiun mondan unikaĵon.

La vojaĝo per tiu trolebuso ne estas tamen neniel kapturna, ni elbusiĝis ej haltejo en Massandra post la sesa horo vespere. Ĉe la haltejo jam atendis Saŝa kaj kun ŝi du pliaj esperantistoj, Magnus el Svedio kaj Aron el Hungario. Bonvenigado preskaŭ ne finiĝas - tiom feliĉaj ni estas, ke nia vojaĝo jam estas post ni. kaj post longa tempo (ses monatoj) ni denove vidas niajn geamikojn. Poste ni jam iras en tranoktejon. La ĉambroj ne aspektas bonege, sed grava estas, ke ni povas dormi ie :)

Vespere ni renkotiĝas kun verŝajne la plej grava esperantisto en Jalto, Jefim. Kvankam li estas jam ne juna, li estas tre aktiva. Iomete ni konatiĝis kun Jalto, tradicia somerrestadejo de Rusoj (cetere oni parolas pli ruse ol ukraine en Krimeo).

Kiam mi devus retrorigardi post nia semajna restado en Krimeo, ni vizits Baĥĉisaraj, Ĉufutkale, Levadian palacon de fama jalta konferenco kaj Hirundan neston, ni partoprenis montaran ekskurson, kelkfoje ni naĝis en maro, konatiĝis kun pliaj lokaj esperantistoj...-programo estis vere riĉa, sed tamen ni devis kelkajn niajn planojn prokrasti por ia sekva tempo (eble iam venontfoje).

Dimanĉe, tuŝproksime antaŭ definitiva disiro kun Krimeo, ni alveturis en ĉeĥan vilaĝon Bohemka - Lobanovo, proksime al Dĵankoj. La renkontiĝo estis tre riĉiga, fruktodona, ĉar ni estis de lokaj homoj varme bonvenigitaj kaj ni povis trarigardi la libron "Ĉeĥoj en Krimeo", sed eĉ ĉeĥan lernejan klasĉambron, lokan muzeeton kaj tombejon, kaj tiel ni inter tiuj ĉeĥaj vortoj kaj nomoj sentis nin preskaŭ kiel en Ĉeĥio - kvankam la loĝantoj de Bohemka kaj iliaj familioj loĝas en ĉi tiu vilaĝo pli ol 140 jarojn (fakte, Bohemka estis sola vilaĝo, kie ni estis).

Vespere ni revenis en Dĵankoj kaj de tie ni daŭrigis la vojaĝon al Kievo, la ĉefa urbo de Ukrainio. Tiam ni elektis, ke ni ne veturos en kupeoj, sed ke ni provos por Ukrainio pli tipan veturmanieron "plackartnyj", kiu tamen ne estas tiel sekura kaj ne estasprivata. Sed estis kun ni Saŝa kaj Magnus, sekve ke ni okupis ĵus du separeoj kaj neniu priŝtelis nin.

En Kievo

Estis lundo, dekkvara horo posttagmeze, kiam ni venis en Kievon. Ni decidiĝis aĉeti por nia certeco biletojn por revena vojaĝo en Uĵgorod kaj bonŝance estis kupeoj ankoraŭ liberaj. Dum la atendado en vico, aperiĝis ankaŭ Jirka, kiu al ni venis per buso el Brno. Ĉiuj komune veturis per metroo al lokaj esperantistoj. Ĉe unuj el ili ni poste interkonsenti, kiu loĝos ĉe kiu kun kiu, sed ankaŭ kiu havas intereson pri la ekskuro en Ĉernobilon. Fine ni estis ses.

Laŭ konsento poste Karol, Magnus kaj Saŝa tranoktis ĉe juna esperantistino Nataŝa en Kievo kaj ni ses ceteraj en proksima vilaĝo Lebedivka ĉe gepatroj de ŝia amikino Oksana (ni konis ambaŭ du el Ago-Semajno). Kun Oksana ni renkotiĝis ĉe la stacio Arzenalna kaj poste per metroo ni alveturis al finstacio "Geroiv Dnipra" - Herooj de Dnepro, de kie forveturis buso en Lebedivka. Tie atendis nin afabla bonveno kaj tre bongusta vespermanĝo surtabligita en ĝardeno. Poste ni iris al proksima kieva baseno.

Bedaŭrinde ni ne havis tiom da tempo por Kievo, sed tamen ĉion, kion ni volis vidi, ni fine vidis: Chresĉatik, La placo de sendependeco, Kieva-peĉera lavro, templon de sankta Sofia kaj aliajn historiajn templojn, turistikan strateton Andrijivskij Uzviz, Operejon, stadionon de Dynamo Kyiv ktp.

Supro de nia restado, estis ĵaŭdo, la 5-a de julio, kiam ni veturis fari ekskurson en Ĉernobilon. Mi certe neniam forgesos tiun tagon - stari 100 metrojn antaŭ eksplodinta kvara reaktoro aŭ trairi en "urbo de spiritoj" Pripjat estas vere kruda kaj neforgesebla sperto. Karol kaj Saŝa ĉion fotis :)

Kaj denove hejmen

Do kaj dimanĉe jam okazis tio, kio iam devis esti: forveturo. Estis vere interesegaj du semajnoj en Ukrainio, sed tamen jam estis tempo reveni hejmen. La adiaŭo tamen estis relative gaja kaj fine ni ĉiuj Ĉeĥoj kaj Slovakoj tre kontentaj je la dua horo kaj tridek minutoj posttagmeze forveturis al Uĵgorod.

Kiel vespermanĝo mi ricevis kun Juraj salamon de niaj kunveturantoj (avino, patrino kaj kvarjara filo Valerĉik - ni trovis babili kun ili, relative sukcese). Panon ni jam havis. Vespere mi mallonge babilis kun Ukrainano, kiu min hazarde vidis antaŭ metroo laŭ mia dorsosako...

Sabato, la 7-an de julio, la sepa horo kaj tridek minutoj kaj ni ĵus eltrajniĝis. Ni tuj iras al busstacio ekscii informojn pri ia buso en Slovakion. La provo, lastfoje voki al Saŝa senpage - dank al operatoro "life:)", kia simkarto ofertis nin dum nia restado en Ukrainio malmultekostan vokado en Ĉeĥio kaj eĉ senpagan telefonado en reto de "life:)" - bedaŭrinde jam ne sukcesis.

Ni pagis komune por buso kaj jela oka horo ni forveturis per buso en Košice (ni ne povis rigardi la urbon). La landlima kontrolo estis pli trankvila ol antaŭ du semajnoj. La ŝoforo sakris pri motoro, sed dank' al dio, ni sukcesis trapasi la kontrolon kaj ni povis daŭre veturi en Košice. En Košice estis komplikaĵoj kun bileto, kiu falis al ni (nám) dum elbusiĝado surteren, kaj ĉar la ŝoforo ne ricevis ĝin, li ne volis komence doni al ni niajn dorsosakojn. Sed bonŝance ni fine trovis la bileton.

Juraj kaj Andrej enbusiĝis en Košice direkte al Bratislava. Karol laŭ plano restis en Košice ĉe sia kuzo. Origine ni volis veturi per trajno trans Slovakio, sed fine ni rapide decidiĝis veturi kun Juraj kaj Andrej per la sama buso. Bedaŭrinde la buso estis plene multekosta. Dum la okhora vojaĝo en Bratislava ni havis tridekminutan ripozon. Juraj kaj Andrej dume elbusiĝis kaj ni sen problemoj venis en Bratislava, kvankam Marek ne estis tre feliĉa pro tiu ideo. Sed por mi kaj Tomáš estis tiu buso tre bona. Post la sepa horo foveturis buso de Student Agency en Pragon, sed estis plena kaj ni ne enbusiĝis. Sed post dekkvin minutoj ni forveturis per ĉeĥa buso en Brno. Mi skribis al miaj gepatroj, kiam ni alveturos en Brnon. Marek kaj Jirka veturis per trajno al Uherské Hradiště. Bedaŭrinde tiu pli frua alveturo en Brno ne helpis al Tomáš, li en Pragon forveturis per sama meznokta trajno laŭ origina plano.

Detaloj


Personaj iloj