Raportaĵo pri unua JES

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

1-a JES (http://jes.pej.pl/2009/) (Junulara E-Semajno) okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj la 3-a de januaro 2010 en urbo Zakopane en Pollando. Partoprenis ĝin plimalpli 250 gejunuloj. Inter ili estis ankaŭ 8 junaj ĉeĥoj – Bára, Dan, Petr Adam DOHNÁLEK, Mirek, Vít, Standa kaj Marek, kiuj al la renkontiĝo vojaĝis per trajno el Ĉeĥio, kaj Belonia, kiu venis el alia landoj kie ŝi loĝas (Francio).

JES! JES? AŬ EBLE? NE?

Raportas Mirek

Mirek
Enlarge
Mirek

Miaj spertoj de la unua JES…

Jam kvaran fojon mi decidis partopreni silvestron kun miaj esperantaj geamikoj….post spertoj de du ASoj kaj unu ISo mi atendis, en kio estos JES nova…la rezulto, opinio en tiu ĉi raporto…

Pro financaj kaj universataj kialoj mi ne aliĝis por tuta tempo, sed tio ŝajne ne gravis…

Do, je la 28a de decembro mi entrajniĝis kaj forveturis de mia hejmurbo. Laŭ la plano mi dum la vojaĝo renkontiĝis en trajno kun Petro, kiu same kiel mi planis partopreni en pli mallonga tempo. Finfine mi eĉ iomete konatiĝis kun urbo Bohumín, jam proksime al landlimo kun Pollando. Mi sentas abstinencajn simptomojn, mi denove vojaĝas post jaro kaj duono en Pollandon :-)

Laŭ la plano ni vojaĝis al Katowice, kie ni tuj ŝanĝis al rapidtrajno al Krakovo, kie mi kvankam jam estis vespero, sentis min kiel en Brno…mi denove vidas Galerie Vaňkovka – ne, kompreneble Galeria Krakowska – simila aĉetgalerio kiel en Brno (sama stilo)…ankaŭ pro tio, ke mi jam estis en Krakovo kaj ankaŭ unufoje de Krakovo plu vojaĝis (al Nowy Sącz), mi jam sciis, kie estas busa stacidomo kaj kiel ĝi aspektas… do ni trovis sufiĉe facile nian buseton al Zakopane…

Ah, denove en Pollando, en buso mi aŭdis kanton de Lady Pank. Poloj malantaŭ ni ekbabilis kun ni (pensis, ke ni estas Slovakoj)…

Kaj finfine en Zakopane.

Laŭ la plano de la urbo ni eksciis, kien ni devas iri, tra Krupówki… kaj ni estas sur la loko! Okazas en tiu momento iu koncerto, poste mi estas akceptita, interkonsentas kun organizantoj pri la kotizo… prenas nomŝildon, ion vespermanĝas kaj trovas liberan lokon en amasloĝejo inter Dan kaj Bára… bone mi faris, ke mi iris al la klasĉambro, ne al la sporta halo….

La duan tagon (je 29a de decembro) mi pro manko de iu interesa programo iras promeni kun Petro en urbon al telferoj… sed mi ne prenis neĝtabulon… rimarkis ni du preĝejojn kaj unu bazaron kun vendistoj de oscypek… en strato Krupówki mi rimarkis ankaŭ almozpetantan hundon, goralski fastfood (montarana rapidmanĝejo)…

Platano, Katakana!!! JES!!! Pafklik (sed nur Cyril) venis koncerti al unu loka muzikklubo en Zakopane! Bona ideo! En klubon kompreneble venis ankaŭ aliaj poloj por amuziĝi kaj povis aŭskulti esperantan rapon… sed mia kapo doloris kaj mi post iu tempo foriris…

Cześć ze Zakopanego!!!

Mi petis Goŝka, ĉu ŝi povus pruntepreni al mi ŝian poŝtelefonon, ke mi voku al unu mia pola amikino… la kontakto estis sukcesa kaj estis por mi plezurego aŭdi ŝin :-)

Kie vi Sashamurr estis en la strato de ĝangalo?

Ne, tie vi ne estis… mi nur ne rimarkis vin kaj ne sciis, ke vi loĝas en privata domo. JES, vidi denove mian spiritan fratinon mi revis… kaj ni revidis… kaj ni iris promeni al la nacia parko, al eksa fervojo… post la promeno mi kontribuis al la programo per diskutrondo, kiel prezenti esperanton… la opinioj de homoj estis interesaj…

Kiam estos kulinara festivalo? La duan de januaro? Fek, malfrue! Tiam mi jam foros… do ni gustumu kukojn en nia amasloĝejo kun geamikoj de Rusio kaj Ukrainio…

Mi: „Mi vidis iun knabinon en Jalto, kiu iris kun ni al Nikita ĝardeno...“ – Ŝi: „Mi memoras Marek...“

Tiuj frazoj estis inter mi kaj iu bela knabino de Krimeo… jes ja, post du jaroj kaj duono mi revidas Maŝa de Jalto, kiu iris kun ni tiam… kaj konatiĝas kun ŝia patrino, al kiu bongustas miaj kukoj kaj deziras al mia patrino bonŝancon kaj petas tradukon :-) Kaj vespere koncerto de Georgo Handzlik :-)

Estas eksursoj, oficialaj, bone… sed fek kun maloficialaĵoj… do ni faru programon preskaŭ mem… kaj ni promenu en la nacian parkon al akvofalo en grupo de Petro, Sasha, Magnus kaj mi… bela ekskurso :-) Mi estas proksime al montoj, do ni uzu tiun ĉi eblecon… somere al Giewont :-) Mi ankaŭ iris aĉeti ŝafan kaj kapran oscypek, hejme mi tion aĉetus pli multekoste…

Post aventuraĉo en la duŝejo proksime al nia amasloĝejo mi decidiĝis lukse havi duŝon apud sporta halo. Jes, la preparo por la silvestra balo estas necesa…

Alkohol’, alkohol’, tien ĉi venis por ebriiĝi, pri esperanto fajfas ni; desktren, maldesktren… jes, tiuj ĉi kantoj estis aŭdeblaj (kaj kanteblaj) dum la komuna fotado :-D

La silvestra nokto estis alvoko provi ian alkoholaĵon (la unuajn tagojn mi ne povis…), ekz. „Tatran teon – 52°“, sed antaŭe mi kaj Dan devis eldrinki du pajacojn da ia Fernet… sed „teo“ estis bongusta… jes, ankaŭ Bára gustumis :-) Dormi mi iris je la tria horo, ĉar jam ne indis danci…

Postebrio? NE!

Sed neceso purigi mian animon estis forta… sed je kioma horo ni ekas al sankta meso? Je la deka aŭ je la deka kaj duono? Eksciu mi tion! Ah, bonŝance, je la deka kaj duono… mi iras duŝi por vekiĝi ke mi estu preta por foriro…

La meson indis viziti (por mi), kvankam oni povintus projekcii, kion ni kantu…

Posttagmeze mi iris foti trajnojn en stacidomo kaj ekscii la horaron de busoj por la sekva tago… post la reveno mi partoprenis diskutrondon pri gejoj kaj lesboj.

Por tio oni devas esti ebriaj aŭ oni devus fumi mariĥuanon por kompreni…diris Petro Baláž pri la koncerto de Inicialoj… mi jesis… aŭ mi ne komprenas bone muzikon aŭ Petro kaj mi pravas… vere… mi havas ion kontraŭ tiu ĉi stilo de muziko aldone al tio, ke ĝi estis sufiĉe longa… sed poste teatraĵo „Homlupoj“ de la rusoj… Kiu ne ludis tiun ĉi ludon, ne povis kompreni :-) :-) :-) Kaj kun la muziko de sveda Garmarna kaj „Sarah Brightman – Hijo De La Luna“ estis la teatraĵo vere spektinda…

Ĉar mi planis kun Dan, Bára kaj Petro forveturi matene, mi pakis miajn aĵojn… eĉ dormis tri horojn…

Matene mi vekiĝis, pakis reston, adiaŭis kun jam vekiĝintaj homoj (ĉefe de nia ĉambro) kaj ekis al busstacio…

Malbone ni elektis…

Post forveturo de Zakopane estis longa vico de aŭtomobiloj… mi pensis, eble ie io okazis, sed ne… al Nowy Targ ni veturis iomete alivoje, ŝoforo konis alian vojon… sed tio signifis, ke ni ne kaptos trajnon de Krakovo al Katowice… kion nun…? Sendi tranoktpeton al Adam Wilkus? Veturi per nokta trajno malgraŭ tio, ke mi devos pagi pli por la bileto en Ĉeĥio (mi antaŭaĉetis ilin)… sed mia serĉilo de trajnoj en poŝtelefono trovis iun personan trajnon de Krakovo al Bohumín. Tiun ni povus kapti. Petro konfirmis ĝin… kvankam ni venis kun malfruiĝo pli granda ol kutime kaj la trajno veturus simile longe kiel ni per buso, bonŝance la buso estis sufiĉe komforta kaj ni ripozis. Mi sendis mesaĝon al Marek pri la malfruiĝo. Ĉu validos en la trajno tra Aŭŝvico bileto tra Katowice? Devus, ĉar tra Katowice pli longa vojo…

En Krakovo ni trovis konfirmon, ke la trajno vere veturos antaŭ tria horo posttagmeze. Viziti necesejon en Galeria Krakowska, ion aĉeti en Carrefour, Dan aĉetis bileton por si… rapide!

Kaj nun entrajniĝi! Ah, en „pociąg dobytkowy“ (nia kromnomo por la trajno, ĉar la vagonoj estis kiel por brutaro), EN 57… kaj vojaĝo tra Aŭŝvico al Bohumín…

En Bohumín ŝanĝo al rapidtrajno en mian urbon. Petro, Bára kaj Dan dum la vojo eltrajniĝas…

Almenaŭ nun mi havas bonŝancon, mia trajno ne havis malfruiĝon kiel du trajnoj antaŭ tiu ĉi trajno ankaŭ de Bohumín.

Ĉe la stacidomo atendis min miaj gepatroj kaj nia kara hundo :-)

Hejme duŝi, ripozi kaj poste lerni por ekzamenoj…

Spertoj de unua JES?

Do, fakte mi ne volas tro parolaĉi, ĉar komenco ĉiam estas malfacila… la urbo Zakopane estas belega urbo kaj min ĝojigas, ke mi vizitis ĝin.

Sed la programo tiel iel estis kaŝita, nevidebla… fakte ĉefe ke ni renkontiĝis? Kie estis germana precizeco kaj pola sperteco pri organizado de programo? Ie for…

Personaj iloj