Retpoŝtlistoj de ĈEJ

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Novaĵlisto

Ĉiuj membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiuj posedas retpoŝtan adreson, aŭtomate fariĝas membroj de la novaĵlisto cxej-membroj@yahoogroups.com. Per tiu kanalo ili de tempo al tempo (kutime kelkfoje dum monato) ricevas novaĵleteron, kiu informas pri gravaj informoj rilataj al la asocio, enhavas invitojn al aranĝoj organizataj aŭ partoprenataj de la ĈEJ-membraro ktp.

Tamen oni daŭre rekomendas vizitadi regule ankaŭ la retpaĝaron de ĈEJ (tiu ĉi, ĉe kiu vi nun troviĝas), ĉar tiu estas la oficiala kaj plej enhavriĉa fonto pri ĉiuj informoj rilataj al Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Se vi jam estas membro de ĈEJ, sed ankoraŭ ne estas membro de la novaĵlisto, sendu ajnan retpoŝtan mesaĝon al cxej-membroj-subscribe@yahoogroups.com (mailto:cxej-membroj-subscribe@yahoogroups.com).

Dissendolisto

Krom la novaĵlisto (en kiu nur la estraranoj rajtas aperigi mesaĝojn) ekzistas ankoraŭ dissendolisto cxej-aktivuloj@yahoogroups.com. Ĝia celo estas malferme diskuti la aktualajn eventojn en ĈEJ kaj junulara movado ĝenerale, interŝanĝi informojn kaj ideojn, kunlabori ĉe projektoj okazigataj en la nomo de ĈEJ, tenadi kontaktojn kun alilandaj junularaj organizoj ktp.

La dissendoliston rajtas aliĝi ĉiuj aktivemaj membroj de ĈEJ. Bonvenas ankaŭ observantoj de aliaj organizoj, ĉefe de la najbarlandaj junularaj movadoj. La diskuto disvolviĝas en esperanto kaj en la ĉeĥa, sed preferatas la internacia lingvo - ĝuste pro la eventuala ĉeesto de alilingvanoj. Se vi volas fariĝi membro de la dissendolisto "cxej-aktivuloj", sendu ajnan retpoŝtan mesaĝon al cxej-aktivuloj-subscribe@yahoogroups.com (mailto:cxej-aktivuloj-subscribe@yahoogroups.com).

Personaj iloj