Subtekstoj:Kara mia vilaĝinjo/Taskoj/301-338

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

301
00:31:49,040 --> 00:31:50,640
- La letero, Karel...

302
00:31:55,520 --> 00:31:57,600
Tio okazis la lastan fojon,
mi diras, Pepík!

303
00:31:57,680 --> 00:32:00,160
Tio okazis la lastan fojon!
Kion vi pensas, ulo?

304
00:32:00,360 --> 00:32:03,920
Ke mi ĉi tie karesas ŝin en mia aĝo,
aŭ kion?

305
00:32:04,440 --> 00:32:06,160
Ankoraŭfoje vi tiel enflugos
ĉi tien kaj vi estos maldungita!

306
00:32:06,680 --> 00:32:08,400
Infarkto povus trafi min pro vi...
Kio okazas?

307
00:32:08,520 --> 00:32:12,120
- Mi nur venis demandi, kiu prenos
la filinon el la infanĝardeno.

308
00:32:12,600 --> 00:32:14,080
- La avino, kiel ĉiam.

309
00:32:14,200 --> 00:32:15,720
- Ĝuste nur tiom mi volis scii, nu.

310
00:32:17,520 --> 00:32:19,080
- Tiun ulon oni devus kuracigi.

311
00:32:20,000 --> 00:32:21,440
Tio ja ne estas normala.

312
00:32:21,960 --> 00:32:23,440
- Pardonu.

313
00:32:24,080 --> 00:32:28,240
- La letero, Karel, ne ekestis
nur iel memvole.

314
00:32:28,480 --> 00:32:31,680
Nu ne, iu devis skribi ĝin.
- Ĝuste.

315
00:32:33,320 --> 00:32:35,520
- Bonvolu, vi ja mienas, kvazaŭ
mi estus skribinta ĝin.

316
00:32:35,800 --> 00:32:40,480
- Vi ne skribis ĝin, Karel, skribis ĝin
iu Koutná, persona sekcio.

317
00:32:40,600 --> 00:32:44,520
Sed iu devis diri al ili en Prago
pri nia Otík, ĉu ne?

318
00:32:44,800 --> 00:32:47,360
Kaj kiam mi per mia simpla prudento
pensas pri tio, al kiu...

319
00:32:47,440 --> 00:32:49,720
- Aha!
- ...de ni konvenus ne devi zorgi pri li...

320
00:32:49,800 --> 00:32:53,600
- Do tiel!
Do, laŭ vi, mi aranĝis tion en Prago.

321
00:32:53,680 --> 00:32:55,920
- Mi ne diras tion, Karel.
Mi nur demandas.

322
00:32:56,280 --> 00:32:59,720
- Mi, kiu havadis lin dum kvin jaroj
kiel ŝarĝon.

323
00:33:00,280 --> 00:33:03,040
Mi kiu instruis al li manĝi
per forko kaj tranĉilo.

324
00:33:03,320 --> 00:33:06,960
Mi, kiu zorgis pri tio, ke li lavu sin,
ke li ne falu sub la radojn.

325
00:33:07,800 --> 00:33:09,320
Mi zorgis pri li kiel pri mia propra

326
00:33:09,560 --> 00:33:11,720
kaj iu suspektas min nun je 
tia aĵo!

327
00:33:11,840 --> 00:33:13,840
Ne maltrankviliĝu tiom pro tio, paĉjo.
- Knabinoj, lasu tion!

328
00:33:14,520 --> 00:33:16,960
Ĉu oni dancas dum sepulto?
Malsupren!

329
00:33:18,520 --> 00:33:21,720
- Silenton, mi petas!
Ni sepultas.

330
00:33:21,840 --> 00:33:24,240
- Zorgu pri vi mem,
vi grava tombisto!

331
00:33:24,720 --> 00:33:26,640
Vi kondutas kiel krudulo.

332
00:33:27,080 --> 00:33:29,120
Bonan tagon, sinjoro doktoro.

333
00:33:30,480 --> 00:33:33,120
Estas oportune loĝi apud tombejo, ĉu ne?

334
00:33:34,080 --> 00:33:35,520
- Bonan tagon.

335
00:33:53,120 --> 00:33:57,760
- Brilu al mi, vi ora suno...

336
00:34:43,120 --> 00:34:44,640
- Eĉ oni muzikas por ĝi.

337
00:35:18,160 --> 00:35:20,480
Ulo, la knabo supervivus en Prago
eĉ ne semajnon.

338
00:35:21,240 --> 00:35:24,760
Al mi ŝajnas kiel stultaĵo,
aŭ iu ruzaĵo.
Personaj iloj