Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj (30-jaraĝaj kaj malpli) de Esperanto kun individuaj membroj kaj landa-asociaj membroj. Estas pli ol 42 membraj organizoj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj.

ĈEJ kaj TEJO

Ekde la jaro 1982, Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) estas landa sekcio de TEJO, kiu en la organizo reprezentas Ĉeĥion. Ekde la revigliĝo de ĈEJ en 2005 ĝis nun (2006), komitatano A de TEJO por ĈEJ estas Marek BLAHUŠ. Bonvolu turni vin al li kun viaj demandoj rilataj al la membreco de ĈEJ en TEJO.

Vidu ankaŭ

Pli multe da enciklopediaj informoj pri TEJO vi povas legi en la koncerna Vikipedia artikolo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_Esperantista_Junulara_Organizo).

Por akiri informojn pri la strukturo kaj agado de la organizo mem vi povas viziti ĝian retpaĝaron (http://www.tejo.org/).

Personaj iloj