Universala Esperanto-Asocio

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun entute 16.978 membroj en 111 landoj (laŭ la Jarlibro de 2004) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Unui%C4%9Dintaj_Nacioj) kaj Unesko (http://eo.wikipedia.org/wiki/Unesko). Krom individuaj membroj, 63 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. Ĉeĥa Esperanto-Asocio estas landa asocio de UEA, kiu en la organizo reprezentas Ĉeĥion.

Vidu ankaŭ

Pli multe da enciklopediaj informoj pri UEA vi povas legi en la koncerna Vikipedia artikolo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio).

Por akiri informojn pri la strukturo kaj agado de la organizo mem vi povas viziti ĝian retpaĝaron (http://www.uea.org/).

Personaj iloj