Kontaktinformoj de ĈEJ

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Revision as of 19:22, 3. Sep 2006; view current revision
←Older revision | Newer revision→

La retpaĝaro, kiun vi nun rigardas, estas la oficiala retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Ĉi tie oni povas trovi la oficialajn informojn rilatajn al la strukturo kaj agado de la asocio.

Ĝisdataj kontaktinformoj

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (civitana asocio en Ĉeĥio, registrita ĉe la Ministerio de internaj aferoj):

Jarlibro de UEA

En la Jarlibro de UEA por la jaro 2006 aperis (sur paĝo 55) la jenaj kontaktinformoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiel liveris ilin al la estraro:

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (fond. 1969, LS 1978): Vysočanská 763, CZ-58291 Světlá nad Sázavou; portebla telefono +420 775 120 919; retpoŝta adreso cxej@blahus.cz (mailto:cxej@blahus.cz), TTT-ejo www.esperanto.cz/cxej. Membr.: 42; Prez.: Dagmar Chvátalová. Organo: ĈEJ aktivas (rubriko en ĈEA-retkomunikoj): p/a ĈEA.

Atentu: Ĉar la Jarlibro aperas en papera formo nur unufoje dum la jaro - kutime en julio - kaj ekde tiam pluraj eroj de tiu informo povintus malvalidiĝi, tial bonvolu ne uzi ilin. Por kontakti Ĉeĥan Esperanto-Junularon, bonvolu ĉiam uzi la ĝisdatajn informojn donitajn supre.

Se vi interesiĝas pri la Jarlibroj de la antaŭaj jaroj, vidu la informojn pri ĈEJ en la Jarlibroj de UEA.

Estraro

Por kontakti la estraron de Ĉeĥa Esperanto-Junularo bonvolu rigardi ĝian nuntempan konsiston.

Membroj

Por kontakti unuopan membron de Ĉeĥa Esperanto-Junularo bonvolu rigardi la liston de membroj. Tamen atentu, ke ne ĉiuj membroj permesis publikigi siajn kontaktinformojn. En tiu kazo la estraro povas peri vian komunikon al la membro.

Personaj iloj