Raportaĵo de la 3-a renkontiĝo de ĈEJ

El la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

(Malsamoj inter versioj)
Kiel registrite je 19:56, 17. Apr 2007
Marko (Diskuto | kontribuoj)
verkis artikolon
← Go to previous diff
Kiel registrite je 13:49, 18. Apr 2007
Miropiro (Diskuto | kontribuoj)
Raportas Mirek
Go to next diff →
Linio 9: Linio 9:
== Raportas [[Mirek HRUŠKA|Mirek]] == == Raportas [[Mirek HRUŠKA|Mirek]] ==
''(verkota)'' ''(verkota)''
 +Unuafoje en mia vivo mi partoprenis tradician printempan esperantan aranĝon "Adonido" en urbeto Vracov(ne tro longa vojaĝo en ĉi tiun urbon el Brno). Mi ĝuis tion, vendrede kiam mi posttagmeze alveturis kun Marek, mi kun Marek ludis unuafoje en vivo keglojn! En unua rundo mi tro ne sukcesis, ĉar mi ne sciis kiel ludi tion, sed poste, en dua rundo mi jam estis pli sukcesa :-)
 +Ankaŭ alveturis Alla, studentino el Ruslando, kiu studas en Zlín kaj Christian el Vienno(ĝemelurbo de Brno!), do el ĈEJ tie estis ankaŭ Franta kaj poste por unu tago ankaŭ unu knabo => laŭ mi sufiĉe da junaj homoj :-) Sabate ni vizitis herbejon de adonidoj kaj ankaŭ placo, kie ni povis provi drezinojn :-) Estis amuza etoso :-)
 +Dimanĉe ni vizitis la kurseton de e-o en Ratíškovice. Kaj poste ni forveturis. Alie mi kun Marek eksciis, ke Franta ne povas teni rapidon de mi kaj Marek kaj iris malantaŭe :-)
 +Alie mi renkotiĝis sabatvespere en vina kelo kun miaj geamikoj el unu somera esperanta tendaro, do mi estis feliĉa :-)
 +Tio verŝajne povus esti ĉio :-)
== Fotoj == == Fotoj ==

Kiel registrite je 13:49, 18. Apr 2007

Poznámka: Tento text existuje i v české verzi, kterou si můžete prohlédnout na jiné stránce.

La 3-a renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo okazis inter la 13-a kaj la 15-a de aprilo 2007 en la civitoj Vracov kaj Ratíškovice en Ĉeĥio, kaj ĝia programo preskaŭ plene samis kun tiu de la samtempe kaj samloke okazanta ĉiujara esperantista renkontiĝo Adonido.

La renkontiĝon sume vizitis 8 membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Dum ĉiuj tri tagoj ĉeestis Marek BLAHUŠ el Uherské Hradiště / Brno, Mirek HRUŠKA el Brno kaj Franta SABOVČIK el Lichnov u Nového Jičína. Sabate partoprenis ankaŭ Marek NOVÁK el Zubří kaj Alla KUDRYASHOVA el Zlín (rusino el Moskvo tiam staĝanta en Ĉeĥio). Almenaŭ pormomente aliĝis dum sabato ankoraŭ Karol RYDLO el Uherské Hradiště / Brno kaj Ondra KOSTIHA el Větéřov / Brno. Kun la junularo interagis ankaŭ lokulino kaj ĈEJ-membrino Míša BAŘINOVÁ, kies gepatroj estis inter la organizantoj de la renkontiĝo Adonido. La sabatan promenon al la protektita herbejo kie floras la floro adonido partoprenis plentempe ĉirkaŭ 38 esperantistoj. Internacia etoso de la aranĝo estis krom Alla plifortigita ankoraŭ per la ĉeesto de junulo Christian EPPLER el Aŭstrio. Senpagan loĝadon por la plentempe partoprenantaj ĈEJ-membroj afable disponigis en la domo de sia avino Franta.

Raportas Franta

(verkota)

Raportas Mirek

(verkota) Unuafoje en mia vivo mi partoprenis tradician printempan esperantan aranĝon "Adonido" en urbeto Vracov(ne tro longa vojaĝo en ĉi tiun urbon el Brno). Mi ĝuis tion, vendrede kiam mi posttagmeze alveturis kun Marek, mi kun Marek ludis unuafoje en vivo keglojn! En unua rundo mi tro ne sukcesis, ĉar mi ne sciis kiel ludi tion, sed poste, en dua rundo mi jam estis pli sukcesa :-) Ankaŭ alveturis Alla, studentino el Ruslando, kiu studas en Zlín kaj Christian el Vienno(ĝemelurbo de Brno!), do el ĈEJ tie estis ankaŭ Franta kaj poste por unu tago ankaŭ unu knabo => laŭ mi sufiĉe da junaj homoj :-) Sabate ni vizitis herbejon de adonidoj kaj ankaŭ placo, kie ni povis provi drezinojn :-) Estis amuza etoso :-) Dimanĉe ni vizitis la kurseton de e-o en Ratíškovice. Kaj poste ni forveturis. Alie mi kun Marek eksciis, ke Franta ne povas teni rapidon de mi kaj Marek kaj iris malantaŭe :-) Alie mi renkotiĝis sabatvespere en vina kelo kun miaj geamikoj el unu somera esperanta tendaro, do mi estis feliĉa :-) Tio verŝajne povus esti ĉio :-)

Fotoj

(aperontaj)


Personaj iloj