De: Marek BLAHUSx Dato: 2006-07-21 13:13 UTC Temo: Karavano UK->IJK 2006: Lasta informilo Karaj amikoj! Jen venas la lasta informilo pri la karavano inter la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, Italio, kaj la 62-a Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo, Bosnio-Hercegovino, kun halto en Venecio. Hieraux ni finfine subskribis la kontrakton pri la luata auxtobuso kun la bosnia firmao Autoprijevoz. Vi havas certigitan sidlokon en tiu buso, se via nomo trovigxas inter la unuaj 49 en la listo cxe http://esperanto.blahus.cz/uk-ijk-2006/ kaj se apud gxi aperas indiko "konfirmis". La prezo por la vojagxo estos maksimume 50 EUR, kvankam ni dauxre strebas gxin ankoraux malplialtigi je kelkaj euxroj (krom la buso ni devas pagi ankaux altegajn kotizojn por gxia eniro en urbon kaj parkado). Notu, ke la prezo samas sendepende de tio, cxu vi vojagxos kun ni el Florenco, aux cxu vi aldonigxos nur en Venecio. Precizan prezon ni scios gxis la UK. SE VI VOJAGxOS EL FLORENCO: 1. Ni invitas vin antauxpagi al ni la unuan vesperon de la UK, cxe la budo de TEJO, dum la Movada Foiro. Gxenerale, TEJO-budo estos la loko, al kiu oni povos turni sin rilate al la karavano. Ni petas, ke cxiu vojagxonto kontaktu nin kaj antauxpagu nepre jam antaux la tago de la foriro! 2. La 5-an de auxgusto 2006, je la tago de la foriro, ni renkontigxos je 13:00 en Piazzale Montelungo, kiu estas precize je la maldekstra flanko de Fortezza Da Basso [Fortikajxo de Basso], gxuste antaux la kongresejo. De tie la buso foriros je 13:30 (tio ne estas horo de renkontigxo - tiam jam devos esti cxiuj valizoj enmetitaj kaj cxiuj homoj pretaj en buso!). SE VI VOJAGxOS EL VENECIO: 1. Vi pagos al ni surloke dum la enbusigxo, kiam vi ankaux ekscios la precizan prezon. 2. Ni planas alveni al Venecio je 16:30, depende de la trafika situacio. En Venecio nia buso parkos cxe la auxtobusa parkejo "Parcheggio del Tronchetto" sur la placo "Piazzale Tronchetto", kiu situas dekstre tuj post la longa "Ponto de la libereco" [Ponte della Liberta]. Por ekhavi ideon kie tio estas, vidu "Tronchetto" maldekstre en la mapo cxe http://www.comuni-italiani.it/027/042/mappa.html 3. En Venecio vi povos enbusigxi prefere en la momento de nia alveno (tiam do bonvolu veni jam je 16:30 kaj atendu nin). Kaze ke vi ne povus veni je tiu tempo, estos ankoraux eble enbusigxi en la sama loko dum nia forveturo je proksimume 20:30, sed bonvolu uzi tiun eblecon nur esceptokaze (ankaux cxar vi tiam perdos la eblecon komune ekskursi ;-). LA EKSKURSO EN VENECIO Post la alveno de la karavano je 16:30 en Venecio, estas preparita komuna kvarhora ekskurso al Venecio, gvidata de sperta loka esperantista cxicxerono. Fine de gxi restos ankaux iom da tempo por komune vespermangxi - cxu la faman italan picon, cxu ion alian. Je 20:30 ni devos esti jam ree en la buso kaj dauxrigi la vojagxon. RESTO DE LA VOJO KAJ ALVENO AL SARAJEVO Post Venecio, ni dauxrigos la vojagxon pasante apud la itala urbo Triesto [Trieste], apud kiu ni iam cxirkaux noktomezo transiros la limon al Slovenio. Post mallonga vojagxo tra Slovenio, ni eniros Kroation kaj post kelkaj horoj de plua vojagxo eniros Bosnion-Hercegovinon. Laux la plano ni alvenos al Sarajevo frue posttagmeze, gxuste kiam malfermigxos la akceptejo de la 62-a Internacia Junulara Kongreso. GRAVAJ ATENTIGOJ * Cxiuj menciitaj tempoj estas nur planoj, povas okazi neantauxvidataj sxangxoj. Tamen ni cxiukaze ne forveturos el Florenco pli frue, nek foriros de la parkejo en Venecio pli frue, ol je la tempoj kiujn ni indikis supre. * Ni ne povas kromatendi iun ajn de vi okaze de via malfruigxo por la forveturo. Tiam bonvolu kalkuli bone pri via tempo kaj, se eble, alvenu cxiam kelkajn minutojn pli frue, ol kiam estas skribite. Tiel vi evitos eblajn gxenajn problemojn. * Ni ne donas repagon kaze de via nepovo cxeesti la vojagxon aux kaze ke vi devos forlasi la karavanon survoje (ekzemple se vi estus haltigita cxe landlimo). * Ni ne garantias ion ajn koncerne al vizoj kaj vojagxdokumentoj. Cxiu vojagxonto devas certigxi mem, ke kunportas kun si tauxgajn dokumentojn kaj havas solvitajn cxiujn vizajn aferojn. Ni ne estas respondecaj pro ajnaj problemoj, kiuj povus okazi tiurilate. Vi povas ekhavi ideon pri via situacio ekzemple en la pagxoj, al kiuj iras ligiloj fine de la retpagxo pri la karavano. KONTAKTOJ KAJ FINO Cxi tio estis cxiuj informoj pri la karavano. Vi ne plu ricevos kroman informilon, kaj ni gxojatendas renkonti vin en Florenco aux Venecio, kaj komune kunesti poste kun vi en Sarajevo! Mi mem (Marek) estos plu atingebla per interreto nur dum hodiaux (vendredo, 21/7), cxar 22/7 jam forvojagxas al Italio. Se vi havos iujn kromajn demandojn, sendu ilin ankoraux dum 21/7, aux bonvolu lasi ilin por la UK en Florenco kaj demandu tie. Vi povas ankaux provi retposxte kontaktigxi kun Daniela el Italio cxe danitaglia@libero.it. Esceptokaze skribu SMS (ne voku!) al mia telefono +420777252487, kiun mi kunhavos ankaux survoje - mi tamen ne povas garantii, cxu mi povas respondi al tia mesagxo. Nome de la organiz teamo de la karavano UK->IJK 2006, Marek BLAHUSx (Cxehxio), Daniela TAGLIAFICO (Italio), Haris SUBASxICx (Bosnio-Hercegovino) ----- http://esperanto.blahus.cz/uk-ijk-2006/ uk-ijk-2006@blahus.cz