Marek BLAHUŠ
Antaŭ cent jaroj, en 1905, viro nomata Paul CHRISTALLER fondis en germana urbo Stuttgart la unuan grupon de simpatiantoj de tiam ankoraŭ nova lingvo, kiun oni kreis kun fido pliproksimigi homojn de diversaj devenoj kaj naciecoj unu al la alia. En la sama jaro okazis ankaŭ unua en la mondo renkontiĝo de simpatiantoj de tiu ideo, kaj la loka grupo en Stuttgart ricevis per tio konfirmon pri la senco de sia laboro kaj instigon al plia aktivado.
Cent jarojn poste, en unu vespero en decembro de 2005, mi eniras en mia nova studurbo Brno aŭtobuson kiu portos min en tiun saman Stuttgart, por gasti dum kvar tagoj senpage ĉe homoj ankoraŭ nekonataj, por povi ekkoni ĝin kaj la regionon de Baden-Virtembergo kies ĉefurbo ĝi estas, por akiri novajn spertojn, amikojn... kaj por transdoni amikajn bondezirojn de esperantistoj el Brno al la esperantistoj de Stuttgart - du urboj al mi ambaŭ preskaŭ same fremdaj - kaj montri per tio, ke la originala ideo daŭre same bone funkcias kaj ke homaj afableco kaj interkompreniĝo estas valoroj internaciaj, kiujn per neŭtrala internacia lingvo eblas malkovri ĉie ajn en la mondo.
Vendredo, tago unua
Mi alvenis al Stuttgart matene je vendredo la 9-a de decembro 2005 per rekta aŭtobuso el Brno. La vojaĝo devintus daŭri dek du horojn, sed la buso alvenis pli frue, tial mi havis ĉe la stacidomo unu horon kaj duonon por certiĝi per SMS-mesaĝo pri la preciza loko, kie min ekde la naŭa horo atendos Rainer KURZ - la unua loka esperantisto, kiu estis bonvenigonta min en Stuttgart. Ni renkontiĝis en proksima kafejo. Li rekonis min laŭ mia granda dorsosako kaj tuj alparolis min esperante. Ni sidiĝis ĉe tablo, mendis matenmanĝon kaj ekbabilis pri mia vojaĝo, pri la planata programo, pri venontaj internaciaj esperanto-renkontiĝoj, pri la eblecoj de komputila tradukado pere de esperanto, pri kiu mi ŝatus okupiĝi ĉe mia universitato, ktp. Al la interkompreniĝo certe helpis, ke Rainer same kiel mi iom kleris pri komputiloj, sed ĝenerale estas tiel, ke kun esperantistoj oni ĉiam tre facile establas kontaktojn kaj trovas komunan temon por pribabili. Post iom da tempo aldoniĝis al ni kvin gepoloj, kiuj ankaŭ alvenis al Stuttgart pro la semajnfina festo de la centjariĝo de la stuttgarta esperanto-klubo. Temis pri tri virinoj kaj du viroj - fratoj - ĉiuj el la pola urbo Łódź, kiu same kiel Brno estas ĝemelurbo de Stuttgart.
Post la tagmanĝo Rainer decidis montri al ni ĉiuj la urbon. La pulsantan koron de Stuttgart formas la longa strato Königstraße ("Reĝa strato"), kiun bordas diversaj butikoj kaj restoracioj kaj kiu estas la plej longa piedirzona strato de Eŭropo. Meze de tiu strato troviĝas arboj kaj benkoj, sur kiujn eĉ vintre fojfoje sidiĝas homoj por ripozi rigardante la preterpasantan vivon de tiu plej tumulta loko de Stuttgart. Stuttgart estas la ĉefurbo de Baden-Virtembergo, unu el la 16 federaciaj landoj de Federacia Respubliko Germanio. Ĝi estas la sidejo de eĉ du germanaj aŭtofabrikoj - Mercedes Benz kaj Porsche. Cetere, la stuttgartanoj jes konsciis pri la ĉeĥa deveno de Ferdinand Porsche, la fondinto de unu el ili. Same bone evidente ĉiuj enloĝantoj konscias ankaŭ pri la ĝemeleco de sia urbo kun Brno. La kialo por tio devas esti la nepreteratentebla kompasa rozeto pentrita sur la pavimo de la strato en unu rondforma placeto, kie la strato iom plilarĝiĝas. Tiu surtera kompaso montras sur imaga cirklo ĉiujn dek ĝemelurbojn de Stuttgart - ĉiu urbo estas prezentita per blazono, nomo de la urbo kaj la lando, kaj sia distanco de Stuttgart. Aldone, ĉiu blazono troviĝas en tiu direkto de la centro, en kiu ĝi vere situas. Laŭ tio oni povas ekscii, ke Stuttgart havas ĝemelurbojn vere en ĉiuj anguloj de la mondo.
La reston de la tago ni pasigis komune trarigardante la urbon. Ni vizitis ekspozicion de moderna arto en la arta muzeo, kiu troviĝas en moderna nekonvencia kubforma vitra konstruaĵo tuj ĉe la ĉefa placo. Poste ni daŭrigis per promeno tra la urbo, kie ni i.a. vizitis la korton de la malnova urba palaco aŭ preteriris la naskiĝdomon de germana filozofo Georg HEGEL. Post tagmanĝo en loka restoracio ni revenis en la urbocentron kaj pasigis tie agrablajn momentojn ĝuante la etoson de la kristnaska foiro ("Weihnachtsmarkt"), kiu estas tradicia elemento de antaŭkristnaska tempo en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj de la germanparolantaj landoj. La foiro konsistis el pluraj dekoj da standoj, en kiuj oni vendis tradiciajn varojn, kiel mielkukojn, kandelojn, lignajn ludilojn, kolbasojn, vaflojn, punĉon aŭ ardan vinon. Specialaĵo de tiu stuttgarta kristnaska foiro estis granda ĉirkaŭbarita glacia tereno destinita por publika sketado. Ĉie aŭskulteblis bela kristnaska muziko, homoj vagadis de stando al stando, staradis en la stratetoj kaj babiladis kun amikoj ĉe tasoj da varma trinkaĵo. La foiraj budoj ĉi-jare estis speciale belaj, ĉar la urbestraro okazigis konkurson por premii la standon kun plej ĉarma tegmenta ornamo. Pro tio des pli bedaŭrinda fariĝis la akcidento, kiu okazis ĉe la foiro vendrede matene, kelkajn minutojn antaŭ nia aliro al la ĉefa placo, kiam eksplodis gasa ujo en unu stando (kvankam uzado de gaso por hejtado estis malpermesita ĉe la foiro) kaj tiusekve vundiĝis tri homoj kaj pro la ekestinta fajro komplete forbrulis du foiraj standoj. La posedanto de la stando najbara al tiu, kie la fajro ekis, kies stando ankaŭ forbrulis pro la fajro, tamen ne perdis la esperon kaj fariĝis loka heroo - dum nokto li konstruis standon novan, alportis novajn varojn kaj la sekvan tagon matene vendado jam denove komenciĝis ĉe li.
Dum la vespero de tiu tago mi ankoraŭ travivis ekscitan epizodon serĉante por mi loĝiĝon por la nokto. Dum kelkaj horoj mi restis sola en la urbo kaj senpacience atendadis SMS-mesaĝon de la estro de la loka esperanto-klubo Martin SCHÄFFER, kiu, kiel oni diris al mi, sciigos min pri tio, kiu loĝigos min dum tiu nokto. La pilo de mia poŝtelefono aldone ne plu estis sufiĉe ŝarĝita, tial mi povis kontroli la telefon nur de tempo al tempo. Finfine mesaĝo alvenis iam ĉirkaŭ la oka horo vespere kaj mi en ĝi ricevis de Martin en tre konciza formo ĉiujn bezonatajn konsilojn: "Iru de tiu stacio per tiu metroa linio ĝis tiu stacio, dume ŝanĝi la trajnon en tiu alia, kaj poste trovi tiun ĉi adreson, kie loĝas sinjoro Bormann, ĉe kiu vi hodiaŭnokte tranoktos." Jen tasko eble malfacila por iuj homoj, sed mi, jam iom spertiĝinta pro antaŭaj vizitoj en eksterlando i.a. pro partopreno ĉe diversaj internaciaj renkontiĝoj de esperanto-parolantoj, kuraĝe ekprenis la instrukciojn kaj bonŝance baldaŭ atingis la domon de familio Bormann. Mi ne scias kial, sed, eĉ se preciza adreso al mi mankis, serĉante loĝejojn de esperantistoj en fremdaj urboj mi ankoraŭ neniam maltrafis. Thomas Bormann estas aktiva germana esperantisto, kiu lernis esperanton jam de sia patro. Lia edzino ankaŭ parolas esperanton kaj ili havas du malgrandajn infanojn, kun kiuj mi iom ludis kaj babiletis per mia malforta germana dum kiam mi ricevis de la gepatroj ion por vespermanĝi. Poste mi ankoraŭ kun Thomas spektis televidon, ĉar dum tiu vespero oni lotumis la grupojn por la futbala mondĉampionado, kiu okazos junie en Germanio kaj en kiu kaj Germanio kaj Ĉeĥio ludos. Stuttgart ankaŭ estas unu el la organizantaj urboj kaj en ĝi okazos eĉ la matĉo pri la tria loko. Gesinjoroj Bormann pro scivolemo aĉetis biletojn por la unua matĉo okazonta en Stuttgart, kaj dum la elsendo eksciis, ke verŝajne temos pri alloga matĉo inter Francio kaj Svislando, kiuj ambaŭ geografie tre proksimas al Sttutgart.
Sabato, tago dua
Sabate matene post matenmanĝo mi pakis mian dormosakon kaj ekis al la urbocentro, malsuprenirante la monteton sur kiu la domo de Bormann troviĝas, kio donis al mi eblecon de bela rigardo al vasta parto de la vekiĝanta urbo. La unua tasko por tiu tago, kiel komunikis ĝin al miaj gastigintoj matene telefone la ĉeforganizanto Martin SCHÄFFER, estis renkonti iun homon kiu alvenos por mi en la turistan informcentron ĉe Königstraße. Post iom da atentado sur tiu loko unue mi renkontiĝis kun la kvinopo de la poloj, kiu tranoktis en la domo de Martin kaj kun kiu mi poste ĝisatendis la alvenon de Alexander GREßMANN - alia esperantisto el Stuttgart. Por li estis malfacile rekoni nin, ĉar li ankoraŭ neniam antaŭe vidis nin, kaj same estis ĉe nia flanko. Tamen, ĉar ni dume sidis apud la ĉefa enirejo kaj babilis inter ni en esperanto, li bonŝance povis preterirante facile rekoni nin simple laŭ la lingvo.
Kun Alexander ni unue vizitis ekspozicion en la stacidoma turo kaj poste planis foriri trajne por iom trarigardi ankaŭ la ĉirkaŭaĵon de Stuttgart. En la turo de la granda trajna stacidomo de Stuttgart troviĝas nun sur kelkaj etaĝoj ampleksa ekspozicio pri projekto nomata "Stuttgart 21". Estas ironie, ke celo de tiu projekto estas tre simila al tio, kion oni planas fari pri la trajna stacidomo en Brno - nome transloki ĝin al pli taŭga loko - por plifaciligi la transportan sistemon kaj samtempe por akiri novajn allogajn terpecojn en la urbocentro. La ununura diferenco estas, ke dum en Brno oni planas transloki la stacidomon for de la urbocentro, en Stuttgart oni volas subterigi ĝin tiel, ke ĝi fakte restos sur la sama loko, nur subtere, kaj oni kondukos per tunelo la relojn al kaj de ĝi. Tiel trajnoj ne plu bezonos "turniĝi" en la nur-unudirekta stacidomo, kiel estas nun, kaj ĉe la granda spaco kiun la arealo nun okupas, oni konstruos novan modernegan urbokvartalon kun grandioza biblioteko meze kaj firmaoj, loĝejoj kaj kulturaj institucioj ĉirkaŭe.
La trajna vojaĝo kondukis nin suden de Stuttgart - unue ni haltis por unu aŭ du horoj en urbeto Esslingen, kie ni grimpis altan monton sur kiu troviĝas malnova kastelo ĉirkaŭigita de vitejo, kaj de sur kiu ni povis ĝui belan rigardon al la tuta urbeto. La fina haltejo de tiu tago tamen estis Tübingen - urbo situanta ĉirkaŭ unu horon de veturo sude de Stuttgart, tutlande konata kiel studenta urbo: Al ĝia enloĝantaro de 83.000 homoj preskaŭ per triono kontribuas studentoj, kiuj studas tie ĉe la Eberhard-Karola universitato, unu el la plej antikvaj universitatoj de Germanio. En Tübingen ni vizitis la kristnaskan foiron en la urbocentro, kiu estis plenŝtopita de homoj. Plej grave, ni en tiu urbo partoprenis spontanee organizitan renkontiĝon de junaj esperantistoj de tiu regiono. Kunvenis ĉirkaŭ dudek gejunuloj, inter ili unu usonano tiutempe laboranta kaj vivanta en Germanio, kaj ankaŭ unu knabino, novstudentino pri politologio kaj japanologio, kiun mi ankoraŭ estis rerenkontonta post kelkaj semajnoj dum silvestra semajnlonga restado en alia angulo de Germanio, kaj kiu dum tiu semajno fariĝis unu el miaj plej grandaj amikinoj - sed pri tio mi tiam ankoraŭ nenion sciis. Ni jen vagadis ĉiuj komune tra la urbo trarigardante la kristnaskan foiron, jen staradis en rondeto en iu strateto babilante, konatiĝante, amuziĝante kaj gustumante la tradician ardvinon aŭ senalkoholan punĉon, ĉiu laŭ sia prefero. Poste la tago finiĝis per komuna vespermanĝo en restoracio.
La nokton de sabato al dimanĉo, kaj cetere ankaŭ la sekvan de dimanĉo al lundo mi pasigis en la loĝejo de Evelyn, alia afabla loka esperantistino, kiu finstudis entreprenan informadikon (do fakon tre proksiman al mi, studento de informadiko ĉe la Masaryk-Universitato en Brno), antaŭ nelonge vizitis Meksikon kaj esperanton eklernis nur antaŭ malmultaj monatoj. Pro tio lasta ŝi fojfoje amuzadis min, kiam ŝi dum la parolado ofte senkonscie anstataŭigis iujn esperantajn vortojn per hispanaj (pro la simileco de esperanto al la latinidaj lingvoj ĝenerale).
Dimanĉo, tago tria
Dimanĉo estis la ĉefa tago de la centjariĝaj solenaĵoj kaj en tiu tago okazis en la generacia centro de Stuttgart la oficiala programo, kiun ĉeestis ĉirkaŭ sesdek esperantistoj - membroj de la klubo kaj gastoj el la tuta Germanio kaj du aliaj landoj (reprezentantoj de la ĝemelurboj Brno kaj Łódź). Evelyn kaj mi vekiĝis tiumatene iom pli malfrue, ĉar ni antaŭe nokte ankoraŭ iom komune interretumis. Krome, kiam ni post matenmanĝo forveturis per metroo de ŝia loĝejo, ŝi ankoraŭ eksciis, ke ŝi hejme forgesis la kukon, kiun ŝi speciale bakis kiel donacon por la aliaj ĉeestontoj (ŝi revenis por repreni ĝin dumtage). La antaŭtagmeza parto de la programo konsistis el faka prelego pri la historio de esperanto-movado en Stuttgart. Ni lernis pri la kuraĝa kaj senlaca agado de Paul CHRISTALLER, profesoro ĉe artmetia lernejo en Stuttgart, kiu inspirite de la pacema kaj popolinterkompreniga ideo de pola doktoro L. L. ZAMENHOF pri neŭtrala kaj facila internacia lingvo fondis je la 27-a de januaro 1905 kun tri kunuloj la unuan esperanto-grupon en Stutgarto kaj Badeno-Virtembergo. Jam ĝis la fino de la jaro la grupo atingis la membronombron de 22. Tamen, la esperanto-movadon en Stuttgart baldaŭ trafis sama malbona sorto, kiel esperanton ĝenerale en ĉiuj germanaj urboj kaj ankaŭ en pluraj aliaj landoj de Eŭropo. En 1933, Christaller demisiis pro la tiam inaŭguriĝinta naziisma registaro de Adolf HITLER, kiu forte subpremadis esperanton kaj dum sia firegado mortigis en koncentrejoj i.a. ankaŭ multegajn esperantistojn. Tamen, malgraŭ tiu ĉi ege malfacila periodo, post la dua mondmilito la grupo refondiĝis kaj ĝis nun en Stuttgart vivas kaj aktivas afablaj simpatiantoj de la internacia lingvo esperanto, pri kio mi mem povis konvinkiĝi.
Dum tagmanĝa paŭzo mi iris kun grupeto de aliaj partoprenantoj manĝi en proksiman restoracion. Kuniris kun ni ankaŭ juna knabo, studento pri medicino, kiu ankoraŭ tute ne parolis esperanton, sed interesiĝis pri la lingvo kaj tial venis partopreni la renkontiĝon. Dum unu momento la organizanto Martin, kiun mi finfine dum tiu tago povis persone ekkoni, starigis min antaŭ lin kaj diris, ke mi ja iom konas la germanan, do ke mi bonvolu iom klarigi al tiu knabo per la germana kiel mi konatiĝis kun esperanto, kial mi lernas ĝin kaj kiel mi jam povis utiligi ĝin en mia vivo. Mi do provis, ĉefe ripetante la esencajn argumentojn pri facileco kompare kun aliaj naciaj lingvoj, neŭtraleco helpanta al interkompreniĝo de nacioj kaj ebleco facile per ĝi ekhavi kontaktojn kaj amikojn de la tuta mondo, renkontiĝadi kun ili dum internaciaj renkontiĝoj kaj vojaĝante tranoktadi senpage en hejmoj de lokaj esperantistoj, kiuj anas la gastigan reton nomatan Pasporta servo. Espereble mia germana estis komprenebla al li, sed poste mi havis iom da problemoj kompreni liajn respondojn parolatajn en flua germana. Ankaŭ tial mi preferis dum tiu renkontiĝo en Stuttgart paroli kun germanoj esperante, ĉar dum tia konversacio ne realiĝas tiu scenaro de malegala konfrontacio de multjara sed ankoraŭ neperfekta lernanto de la lingvo kun ĝia denaska parolanto, kiu kompreneble ĉiam regos sian lingvon je pli alta ŝtupo ol kiun kapablas atingi fremdlandano.
Ĉar estis dimanĉo, oni enprogramigis en tiu tago post la tagmanĝo ankaŭ ekumenan diservon en esperanto por la interesiĝantoj el inter la partoprenantaro. Ĝin celebris loka pastro-esperantisto. Tiaj esperantlingvaj mesoj okazas en Stuttgart regule (ĉar la papo Johano Paŭlo la 2-a aprobis en la 90-aj jaroj esperanton kiel oficialan liturgian lingvon, kaj dum siaj paskaj kaj kristnaskaj benoj Urbi et orbi li ĉiujare salutadis la mondon ankaŭ en esperanto).
La posttagmeza programo estis multe pli bunta kaj distra ol la matena - interalie oni prezentis du esperantlingvajn pupteatrajn unuaktaĵojn adaptitajn laŭ libroj de konataj germanaj verkistoj, oni havis la eblecon babili ĉe bongustaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj, amuziĝi ĉe diversspecaj ludoj kaj oni tiam ankaŭ prezentis la invititajn gastojn de la ĝemelurboj. Mi transdonis donacojn kaj salutis la klubanojn de Stuttgart en nomoj mia, de la partnera esperanto-klubo de Brno kaj ankaŭ ĝenerale de ĉiuj iliaj ĝemelurbanoj de Brno. Kelkaj esperantistoj el Stuttgart pro la urba ĝemeleco jam dum antaŭaj jaroj vizitis Brnon, do tiuj jam bone sciis pri kio mi parolas, kaj dum personaj interparoloj poste rememoradis pri siaj belaj travivaĵoj de siaj vizitoj en nia urbo kaj petis al mi transdoni siajn bondezirojn al la konatoj, kiujn ili tiam dum sia vizito per esperanto en Brno trovis. Ĉio ĉi atestas, ke la peresperantaj kontaktoj inter la du urboj estas speciale bonaj. Ankaŭ mi mem tre dankemas al la esperanto-klubo de Stuttgart - ne nur pro la ebligo viziti ilian urbon kaj pro la afabla gastigado kiun ili al mi dum mia restado dediĉis, sed ankaŭ pro la malavara financa helpo, per kiu la klubo de Stuttgart helpis kovri miajn elspezojn rilatajn al tiu vizito.
Lundo, tago kvara
Fine, kiam la solena tago jam estis forpasinta, atendis min ankoraŭ unu plia tago en Stuttgart, ĉar mia aŭtobuso foriris de tiu urbo nur vespere je la 20-a horo. Tiun tagon mi utiligis por ankoraŭfoja kaj preciza trarigardo de la urbocentro kaj iom da ripozo promenante tra ties stratoj, spektante la ĉiutagan vivon de tipa sudgermania urbo. Fine de mia vizito mi ankoraŭ en vendejo ĉe la Königstraße aĉetis du malmultekostajn lumdiskojn kun bela germana kristnaska muziko, kiu jam post kelkaj semajnoj dum Kristnasko sukcesis bele etosigi la hejmon de nia familio kaj rememorigi al mi tiel pri la neforgesebla etoso de mia semajnfina vizito en Germanio, dum kiu mi konatiĝis kun multaj novaj afablaj homoj kaj havis la eblecon ekkoni la ĝemelurbon de la urbo, kie mi nun vivas kaj studas.
verkis Marek BLAHUŠ,
studento de unua jaro ĉe la Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato en Brno,
la 31-an de januaro 2006 (provlegado la 7-an de februaro 2006);
kontakto: <esperanto.web@blahus.cz>
la vizito en Stuttgart okazis inter la 9-a kaj 12-a de decembro 2005
Tiu ĉi artikolo estas dediĉita al Mirek M., Věra P., Marie K., Zdeněk H., Martin S., Rainer K., Alexander G., Thomas B., Evelyn, Helen, Stefa, Britta, Chuck, Jochen, Stephan, Hüseyin, Silvia, Robert, Olek, Markus H., Inge S. kaj ĉiuj aliaj esperantistoj, kiuj afable helpis al mi okazigi kaj plene ĝui mian viziton de la brna ĝemelurbo Stuttgart en decembro 2005. Dankon al ĉiuj!
Kompleta kaj originala teksto de tiu ĉi artikolo troviĝas en lingvoj esperanto kaj ĉeĥa en interreto ĉe la adreso http://esperanto.blahus.cz/verkoj/stuttgart2005.htm
Oni rajtas libere uzi ĝin por propagado de esperanto kaj similaj kun tio kongruaj celoj, kondiĉe ke oni mencias la nomon de la aŭtoro de la originalo kaj informas la aŭtoron pri tia uzo de lia teksto.